Spartako

(Alidirektita el Spartacus)

Spartako (Latine: Spartacus; greke: Σπάρτακος) Estis fama gvidanto kaj estro de la sklavoj en la Tria Sklaveca Milito kontraŭ la Romia Respubliko en la Apenina Duoninsulo, inter 73 kaj 71 a.K. Lia armeo estis formita de gladiatoroj kaj fuĝantaj sklavoj. Spartako venkis la regulan romian armeon en pluraj bataloj.

Spartako
Persona informo
Spartacus
Σπάρταϰος
Naskiĝo
en Trakio
Morto
en Lucania
Mortis per mortis en batalo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco sen valoro vd
Familio
Patro nekonata valoro vd
Patrino nekonata valoro vd
Profesio
Okupo gladiatoro • militestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tre malmulte estas konata pri Spartacus preter la okazaĵoj de la milito, kaj pluvivaj historiaj rekordoj foje kontraŭdiras unu la alian. Tamen ĉiuj fontoj konsentas, ke li estis eksa gladiatoro kaj talenta milita estro.

Poste en historio li iĝis ia simbolo pri ribelo de subpremitoj, kaj ĉefe dum la 20-a jarcento de la politike maldekstraj politikoj kiel socialismo kaj komunismo. Ties ribelo fakte ne estis la ununura nek la unua, du aliaj gravegaj disvastiĝis en Sicilio iom antaŭe, vidu Ennius.

Fono redakti

En la -1-a jarcento a. K. neniu soleno en Romo evitis sen gladiatoraj luktoj. En Italio eksplodis la plej granda ribelo de sklavoj en la malnova mondo.

Tie ekzistis apartaj lernejoj, kie sklavoj lernis al gladiatora batalo kaj tiuj ĉi sklavoj-gladiatoroj havis apartan postenon inter urbaj sklavoj. En areno ili poste batalis je sia vivo antaŭ la okuloj de spektantoj. Se gladiatoro luktante malvenkis kaj se li estis vundita, la spektantaro decidis, ĉu mortigi aŭ lasi vivi lin. Tiuj ĉi luktoj en Romo ĝuis grandan plaĉon.

En unu gladiatora lernejo apartenanta al ia Lentulio Batiatus en la kampania urbo Kapuo okazis en la jaro 74 a.K. konspiro de la sklavoj, kiun partoprenis proksimume 200 viroj. Sed la konspiro estis malkovrita, tamen pli multe ol 70 sklavoj sukcesis fuĝi el la urbo kaj kaŝiĝi en Vezuvio.

Frunte de la ribeluloj stariĝis Spartako (Spartacus), kiu laŭ Plutarko devenis el Trakio. Li servis plej baldaŭ en la romia soldataro kiel soldisto. Pli malfrue li fuĝis, estis militkaptita kaj poste envicigita inter gladiatorojn. Ĉar li estis forta kaj li eminentis en ĉio, li estis liberigita kaj li venis en la gladiatoran lernejon, kie li fariĝis instruisto de skermo.

La Ribelo kaj Milito redakti

Post tio, kiam la ribeluloj, gvidataj jam de Spartacus, fortikiĝis en Vezuvio, Spartako akiris de komence sukcesojn. Al liaj viroj iom post iom venadis pluaj kaj pluaj sklavoj de najbaraj bienoj, sed ne nur tiuj. Venadis al li ankaŭ pluaj „liberaj homoj el kampoj“. Tiuj ĉi „liberaj homoj el kampoj“ estis verŝajne mizerigitaj kamparanoj, da kiuj estis en Kampanio multe. Plej baldaŭ estis kontraŭ Spartako senditaj sole lokaj taĉmentoj, kiujn la ribeluloj venkis kaj armiloj de tiuj ĉi taĉmentoj estis rabitaj de la homoj de Spartako. Nur post tiuj ĉi malsukcesoj de la lokaj taĉmentoj estis kontraŭ Spartako sendita soldataro kun 3 000 soldatoj, kiujn gvidis Gaius Claudius Glaber. Claudius okupinte unusolan vojon al Vezuvio konjektis, ke la retretvojo estas por la sklavoj barita. Sed Spartako trovis manieron por trompi la soldataron de Claudius. Li lasis plekti el vinberarboj ŝtupetaretojn kaj malleviĝinte sur ili li atakis la malamikon de malfrontejo. La soldataro de Claudius ekfuĝis. Post tiu ĉi venko de Spartako aliĝis al la ribeluloj amase pluaj sklavoj.

Post tio estis sendita en Kampanion plua soldataro gvidata de Publius Varinius. Sed Spartako venkis plej baldaŭ liaj legatojn kaj poste eĉ Varinius mem. La ribelo obsedis tiel ne nur Kampanion, sed ankaŭ najbarajn regionojn, pro kio sklavistoj tre timis.

La soldataro de Spartako jam tre disvastiĝis, sed la gvidantoj de la ribelo ne estis unuecaj en demando de plua agado. Spartako volis konduki la sklavojn ĝis la norda Italio, de tie li intencis transpaŝi Alpojn kaj lia celo estis konduki la sklavojn ĝis ilia naskpatrujo – ĝis Trakio kaj Gallio. Sed Crixus volis resti en Italio kaj marŝi al Romo. Kia estis kaŭzo de tiuj ĉi konfliktoj, hodiaŭ ne estas sufiĉe konate, sed estas konjekteble, ke tio estis tribaj konfliktoj. Estas do konjekteble, ke en la soldataro de Spartako estis multe da sklavoj devenantaj ĝuste el Trakio kaj Gallio. Male protektantoj de Crixus devenis verŝajne el Italio, ĉar ili estis kamparanoj, kiuj ne volis forlasi siajn naskolokojn.

En la jaro 72 a.K. La Senato sendis kontraŭ la sklavoj du konsulojn. Unu el ili sukcesis venki en batalo la taĉmenton de Crixus kaj Crixus mem falis en la batalo. Spartako baldaŭ reciprokis tiun ĉi malvenkon al romianoj, li ekbatis al la romia soldataro kelke da fortaj batoj daŭrigante al nordo de Italio, kie malfermiĝis al ili vojo al Alpoj. Neatendita estis lia decido reveni reen. Kia estis ties kaŭzo, tio estas malfacile konjektebla. En meza Italio li venkis la soldatarojn de ambaŭ konsuloj kaj tiutempe li jam komandis al grandega soldataro, kies nombroj diferenciĝis. Laŭ taksoj de Eutropius tiu ĉi soldataro estis havonta proksimume 60 000 virojn, laŭ Appianos eĉ 120 000 virojn.

Spartako decidis ne ataki Romon, sed lia marŝo celis ĝis suda Italio kaj lia celo estis Sicilio, kie li esperis kun forta subteno de tieaj sklavoj. Sed estis bezone transpaŝi maron. Kaperistoj, kiuj promesis al Spartako, ke ili transveturigos lian soldataron trans la maro, fine ne plenumis sian promeson. Veturado sur pramoj poste ne sukcesis. Sed tiutempe estis kontraŭ Spartako sendita alia soldataro, kiun gvidis Crassus. Crassus timis, ke la sklavoj ekatakos Romon, sed Spartako marŝis al Brundisio, kie li intencis enŝipiĝi kaj transveturi per ŝipoj ĝis Grekio. Sed Gannicus kaj Castus, du altaj komandantoj de Spartako ne obeis lian ordonon kaj ili izoliĝis de Spartako. Tion eluzis Crassus kaj en sanga batalo li diserigis la izoliĝintan taĉmenton de Gannicus kaj Castus. Dum tio pereis pli multe ol 12 000 sklavoj. Crassus, volante venki eĉ la soldataron de Spartako ankoraŭ antaŭ veno de Pompeo kaj Lucullus ĝis Italio, ekatakis eĉ Spartakon.

La fina batalo redakti

La decida batalo estis ludinta en la jaro 71 a. K. En tiu ĉi batalo Spartako kun glavo en la mano mortigis multe da malamikoj, sed li mem falis en ĝi. Lia soldataro disfalis. Ĵus reveninta Pompeo komune kun Crassus post tio aranĝis ĉasadon je la fuĝintaj sklavoj el la soldataro de Spartako. Sur vojo inter Romo kaj Kapuo poste estis pro averto krucumitaj ĉirkaŭ 6 000 sklavoj, sed unuopaj taĉmentoj de la ribeluloj pluekzistis en Italio ankoraŭ kelkajn jardekojn.

La ribelo de Spartako ekkonsternis Italion, kaj multaj pli malfruaj sklavistoj rememoris ĝin kun teruro. Tiu estis genia gvidanto kaj unu el la plej bonaj armeestroj de la malnovtempo.

La celo de Spartako ne estis fondi monarĥion kaj tute forigi sklavigadon. Li volis konduki ĉiujn sklavojn, kiuj fuĝis el siaj mastroj, ĝis ilia patrujo kaj reveni al ili liberecon.

Lia ribelo havis ankaŭ gravajn sekvojn por la romia historio, kio montris ĉefe en terkulturo, ĉar multe da sklavoj estis pereigitaj kaj ĉar minacis danĝero de plua ribelo, posedantoj de grandaj bienoj komencis kelkokaze dividi tiujn ĉi bienojn je pli malgrandaj parceloj, kiujn ili luigis.

Heredaĵo redakti

Poste Spartako iĝis kia simbolo de lukto kaj ribelo de la subpremitoj. Januare 1919 revoluciemaj germanaj socialistoj elektis la nomon "Spartakistoj".

En Esperanto aperis redakti

En kulturo redakti

Estas tre konata samnoma filmo farita en Hollywood. Antaŭ apero de ribela movado de Spartako jam ekzistis multaj insurekcioj tra la historio. Spartakon rolis Kirk Douglas.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti