Jakob Morenga

gvidanto en la ribelo de hereroj kaj namoj de 1904 ĝis 1908

Jakob Morenga (familia nomo ankaŭ literumata Jacobus, Jakobus kaj Jacob, familia nomo ankaŭ Marengo; naskiĝis en ĉ. 1875 en Germana Sudokcidenta Afriko, la nuntempa Namibio; mortis la 19-an de septembro 1907 proksime al Eenzamheid, loko afrikanse nomata "soleco"), konata kiel la "nigra Napoleono", estis unu el la plej gravaj gvidantoj en la ribelo de hereroj kaj namoj de 1904 ĝis 1908.

Jakob Morenga
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1874 (1874-11-30)
en Germana Sudokcidenta Afriko
Morto 1-an de januaro 1907 (1907-01-01) (32-jaraĝa)
en Germana Sudokcidenta Afriko
Ŝtataneco Namibio
Okupo
Okupo politikistopartizano
vdr

La militado de la hereroj kaj namoj diferencis unu de la alia: Dum la hereroj serĉis senkaŝan batalkampon, la namoj kaj orlamoj (inter alie la bondelzvartoj, kiuj ribelis jam en 1903) preferis sekretan batalon de embusko kaj tiel povis kaŭzi gravajn perdojn al la germana protekta trupo. Ĉi tio kaŭzis registaran krizon en Berlino kaj ekigis novan elekton de la nacia parlamento Reichstag - la tiel nomata "Hotentota elekto" la 25-an de januaro 1907.

Morenga estas konsiderata unu el la unuaj modernaj gerilanoj. En la lastaj jaroj de sia vivo li estis popola heroo por la sudokcidentaj kaj sudaj afrikanoj kaj unu el la ĉefaj malamikoj de la germana kolonia potenco. Imperiestro Vilhelmo la 2-a persone proponis por lia mortigo premion de 20 000 regnaj markoj. Jakob Morenga falis en 1907 kontraŭbatalante siajn britajn persekutantojn, kiuj ĉi-kaze kunlaboris kun la germana militistaro.