Ernst S. VENTER (naskiĝis 1912 - mortis la 7-an de aŭgusto 1994) estis dum 20 jaroj UEA-delegito en Phalaborwa (Sud-Afriko) kaj 45 jarojn fakdelegito pri kristanismo.

Li regule kontribuis al la sinsekvaj Esperanto-revuoj en Sud-Afriko kaj kompilis Esperanto-afrikansan vortaron, kiu atendas eldonon.