Nacia Parko Kitulo

La Nacia Parko Kitulo (svahile Hifadhi ya Taifa Kitulo) estas protektita areo de alpaj herbejoj kaj montaj arbaroj en la sudaj altaj teroj de Tanzanio. La parko kovras areon de 412,9 kvadrataj kilometroj kaj situas parte en regiono Mbeya kaj parte en regiono Iringa. La protektita areo inkluzivas la altebenaĵon Kitulo kaj la apudan arbaron Livingstone. La Parko estas administrata de la institucio "Tanzania National Parks Authority" (TANAPA), kaj ĝi estas la unua Nacia Parko en tropika Afriko establita ĉefe por protekto de ĝia flaŭro.[1]

Nacia Parko Kitulo
nacia parko [+]
Koordinatoj9° 1′ 0″ S, 33° 51′ 0″ O (mapo)-9.0166666733.85Koordinatoj: 9° 1′ 0″ S, 33° 51′ 0″ O (mapo)

Estiĝo2002

Nacia Parko Kitulo (Tanzanio)
Nacia Parko Kitulo (Tanzanio)
DEC
Nacia Parko Kitulo
Nacia Parko Kitulo
Map
Nacia Parko Kitulo

Vikimedia Komunejo:  Kitulo National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La lokanoj nomas la altebenaĵon Kitulo "Bustani ya Mungu" (Ĝardeno de Dio), dum botanikistoj nomas ĝin la "Serengeti de Floroj".


Suda tanzania altebenaĵo

Referencoj redakti

  1. World Database on Protected Areas (2023). Kitulo National Park. Protected Planet.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parque nacional de Kitulo en la hispana Vikipedio.