Nacia Parko Mkomazi

La Nacia Parko Mkomazi (svahile Hifadhi ya Taifa Mkomazi) situas en nordorienta Tanzanio, sur la limo kun Kenjo[1]. Ĝi estis fondita kiel ĉasrezervejo en 1951 kaj situas inter regionoj Kilimanĝaro kaj Tanga.

Nacia Parko Mkomazi
nacia parko [+]
Koordinatoj4° 17′ 58″ S, 38° 23′ 22″ O (mapo)-4.299444444444438.389444444444Koordinatoj: 4° 17′ 58″ S, 38° 23′ 22″ O (mapo)

Estiĝo2006

Nacia Parko Mkomazi (Tanzanio)
Nacia Parko Mkomazi (Tanzanio)
DEC
Nacia Parko Mkomazi
Nacia Parko Mkomazi
Map
Nacia Parko Mkomazi

Vikimedia Komunejo:  Mkomazi National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La rezervejo kovras areon de pli ol 3 200 km² kaj estas regata de vegetaĵaro kiel akacio, komiforo; ĝi ligas al Nacia Parko Orienta Cavo en Kenjo. La areo kutime nomata "Mkomazi" estas fakte kuniĝo de du ĉasrezervejoj, la ĉasrezervejo Umba en la oriento (en distrikto Lushoto, en regiono Tanga) kaj la ĉasrezervejo Mkomazi en la okcidento (en la sama distrikto, regiono Kilimanĝaro); en registaraj dokumentoj ĝi estas foje nomata ĉasrezervejo Mkomazi / Umba.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 24 de januaro de 2012. Alirita 3 de aŭgusto de 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parque nacional de Mkomazi en la hispana Vikipedio.