Nacia Parko Montoj Mahale

La Nacia Parko Montoj Mahale (svahile Hifadhi ya Taifa ya milima Mahale) situas ĉe la bordo de la lago Tanganjiko en la okcidenta parto de la afrika lando Tanzanio.[1] Nomita laŭ la montaro de Montoj Mahale, kiuj staras ene de ĝiaj limoj, la parko havas plurajn nekutimajn ecojn. Antaŭ ĉio, ĝi estas unu el la du protektitaj areoj de ĉimpanzoj en la lando. (La alia estas proksima al Nacia Parko Gombe Stream kaj fariĝis fama dank' al esploristino Jane Goodall). Alia nekutima karakterizaĵo de la parko estas, ke ĝi estas unu el la malmultaj en Afriko esplorenda piede. Ne estas ŝoseoj aŭ aliaj infrastrukturoj ene de la parko, kaj la sola maniero eniri kaj eliri el la parko estas per boato sur la lago.

Nacia Parko Montoj Mahale
Hifadhi ya Taifa ya milima Mahale

Vido de la parko
Vido de la parko
Bazaj informoj
Ŝtato: Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
Geografia situo 6° 16′ 0″ S, 29° 56′ 0″ O (mapo)-6.26666729.933333Koordinatoj: 6° 16′ 0″ S, 29° 56′ 0″ O (mapo)
Situo de la Nacia Parko Montoj Mahale
Areo: 1 650 km²
Fondita: 1985
Information icon.svg
vdr

ReferencojRedakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 1 de aprilo de 2009. Alirita 18 de junio de 2008.

Vidu ankaŭRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parque nacional de los Montes Mahale en la hispana Vikipedio.