Nacia Parko Gombe Stream

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gombe kaj Ŝtato Gombe.

La Nacia Parko Gombe Stream (svahile Hifadhi ya Taifa ya Gombe) situas en la okcidento de regiono Kigoma en Tanzanio, 20 km norde de la regiona ĉefurbo Kigoma.[1] En 1968, Parko Gombe estis deklarita la plej malgranda nacia parko de Tanzanio, kun nur 52 km² da arbaro laŭ la montetoj sur la orienta bordo de Lago Tanganjiko. La tereno estas karakterizata de profundaj valoj, kaj arbara vegetaĵaro iras inter alpaj bambuaj paŝtejoj en la pluvarbaro.[2] Alirebla nur per boato, la parko estas plej fama kiel la loko kie Jane Goodall pioniris kondutisman esploron en ĉimpanzaj populacioj. La ĉimpanza komunumo Kasakela, aperinta en pluraj libroj kaj dokumentaj filmoj, vivas en Nacia Parko Gombe Stream.

Nacia Parko Gombe Stream
nacia parko [+]

Koordinatoj4° 40′ 0″ S, 29° 38′ 0″ O (mapo)-4.666666666666729.633333333333Koordinatoj: 4° 40′ 0″ S, 29° 38′ 0″ O (mapo) [+]
Akvokolektejo52 km² (5 200 ha) [+]
Areo52 km² (5 200 ha) [+]

Estiĝo1968

Nacia Parko Gombe Stream (Tanzanio)
Nacia Parko Gombe Stream (Tanzanio)
DEC
Map
Nacia Parko Gombe Stream

Vikimedia Komunejo:  Gombe Stream National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Referencoj

redakti
  1. Tanzania National Parks: “Gombe National Park”, 2008.
  2. PBS: Nature- “Jane Goodall’s Wild Chimpanzees”, 1996.

Vidu ankaŭ

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parc Nacional de Gombe Stream en la kataluna Vikipedio.