Multano
Multano (urdue ملتان) estas milionurbo sude en la provinco Panĝabo, en Pakistano, kie estas centro de kantono same tiel nomata Multan. Ĝi estas terkultiva urbo kun 1.197.384 loĝantoj. Ĝi estas la 5-a plej loĝata urbo de la lando kaj havas Esperanto-Klubon de la Pakistana Esperanto-Asocio.
Multano | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 60000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 871 843 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 545 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 30° 12′ N, 71° 28′ O (mapo)30.19777777777871.471111111111Koordinatoj: 30° 12′ N, 71° 28′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 122 m [+] | ||||
Areo | 286 km² (28 600 ha) [+] | ||||
Horzono | Pakistana Norma Horzono [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Multan [+] | |||||
Multano estas konata kiel la "Urbo de sufioj" pro la multnombro de maŭzoleoj kaj tomboj de sufioj kiuj troviĝas en la tuta urbo. Ĝi ankaŭ estas konata pro la pulbazaroj, moskeoj kaj ornamitaj tomboj.
Geografio
redaktiMultano troviĝas sur ebenaĵo laŭ flankorivero de Induso en mezo de la lando. Islamabado troviĝas je 562, Lahore je 352, Karaĉio je 966 km-oj.
Historio
redaktiMultano estas unu el la plej malnovaj urboj de la azia subkontinento. Ĝi estis ĉefurbo de la Trigarta Regno dum epoko de la Mahabharata milito, en periodo de la katoĉidoj. Multano havis plurajn nomojn laŭlonge de la jarcentoj, origine ĝi nomiĝis Kaŝtpuro.
Dum la historio tie okazis diversaj konfliktoj kaj militadoj. La unua estis Aleksandro la Granda, kiun sekvis aliaj armeoj. Nur dum regado de Moguloj estis paco dum 200 jaroj. Antaŭ la britoj ĝis 1849 la sikoj regadis tie. Ekde 1947 Multano estas parto de sendependa Pakistano.
Klimato
redaktiMultano havas senpluvan klimaton. Dum la someroj la temperaturoj atingas ĉirkaŭ 54 °C, kaj en vintro estas proksimume frostopunkto. Jare pluvas po 127 mm. Polvoŝtormoj estas oftaj.
Ekonomio
redaktiMultano estas komerca kaj industria centroj. Industrioj inkludas sterkaĵon, vitroproduktadon, kotonoproduktadon kaj teksaĵon. En la ĉirkaŭaĵo oni faris kanalojn, kiuj ebligas la agrikulturadon (mango, citrusoj).
Vidindaĵoj
redakti- maŭzoleoj kaj aliaj ornamaj tomboj
- moskeoj
- fortikaĵo
- Horloĝa Turo
- Muzeo de Multano
Trafiko
redaktiMultano havas internacian flughavenon. La fervojaj kaj ĉefvojaj kontaktoj estas bonaj.