Horloĝa Turo (Multano)

(Alidirektita el Horloĝa Turo (Multan))

La Horloĝa Turo de Multano, ankaŭ nomata Ganta-Gar, (urdue گھنٹہ گھر) estas la sidejo de la urbestraro de Multano en provinco Panĝabio de Pakistano.[1][2]

Horloĝa Turo
panĝabe گھینٹا گھر
urdue گھنٹہ گھر, Ganta-Gar
Turo
Vido de la turo kun la horloĝo.
Vido de la turo kun la horloĝo.
Vido de la turo kun la horloĝo.
konstruaĵo por publika administrado [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoPanĝabio
MunicipoMultano
Koordinatoj30° 11′ 55″ N, 71° 28′ 4″ O (mapo)30.1986111171.46777778Koordinatoj: 30° 11′ 55″ N, 71° 28′ 4″ O (mapo)

Estiĝo1880-aj jaroj

PublikoAlirebla por la publiko

Horloĝa Turo (Panĝabo)
Horloĝa Turo (Panĝabo)
DEC
Horloĝa Turo
Horloĝa Turo
Lokigo de Panĝabo en Pakistano
Situo en provinco Panĝabio de Pakistano.

Horloĝa Turo (Pakistano)
Horloĝa Turo (Pakistano)
DEC
Horloĝa Turo
Horloĝa Turo
Situo en Pakistano.

Map
Horloĝa Turo
Vikimedia Komunejo:  Ghanta Ghar, Multan [+]
vdr

Historio redakti

La turo kun horloĝo Ganta-Gar en urbo Multano estis konstruita en 1884 dum la tiama brita Hindio.[1] Post la aprobo de leĝo pri municipo en 1883, la britaj regantoj bezonis oficejojn por la administrado de la urbo. Ili do ekkonstruis Ganta-Garon en Multano la 12-an februaro 1884; la konstruado finiĝis post 4 jarojn da laboroj. Oni konstruis la turon super la ruinoj de la haveli de Ahmad Ĥan Sadozai, kiu estis entute detruita dum la sieĝo de Multano. La halo kaj konstruaĵo prenis la nomojn «halo Ripon» kaj «konstruaĵo Ripon» ĉar Ripon estis la nomo de la tiama vicreĝo en Hindio. Sammaniere, la horloĝa turo prenis la nomon «turo Northbrook» por memorigi la nomon de Northbrook, eksa vicreĝo de Hindio (1872–3).

Post sia kompletiĝo, la konstruaĵo estis malfermita kaj, en 1888, ekgastigis oficejojn. Post la sendependeco de Pakistano en 1947, oni decidis ŝanĝi la nomon de la halo kiel «Halo Ĝinah»; ĝi estas uzata por renkontiĝoj kaj kulturaj programoj, kaj estas malferma al la publiko. Iompostiome, la konstruaĵo fariĝis nesufiĉa por gastigi ĉiujn oficejoj, kaj ankaŭ la halo iĝis tro malgranda por ĉiuj renkontiĝoj; pro tiu kialo, la urbestraro decidis movi la oficejojn en alian situon. Nuntempe, oni pretigas planon por transformi ĉi tiun historian konstruaĵon en muzeon.[1]

 
Sunsubiro malantaŭ la turo.

La horloĝo redakti

La 27-an de oktobro 2011, tri horloĝoj de Ganta-Gar estis riparitaj, kaj ĝi restartigis montri la horon de Pakistano, kiu estas GMT+5.[1] La riparadon faris la horloĝa firmao Rado Watchmaker. La mekanismo kaj la montriloj de la horloĝoj ŝanĝiĝis, tamen la ĉefa ciferdisko de la horloĝo ne estis ŝanĝita. Ĝi funkcias per suna energio. La horloĝo haltis funkcii en 1985.[1]

La muzeo de Multano redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muzeo de Multano.
 
La Ganta-Gar de Multano datiĝas je la brita-kolonia periodo kaj estis konstruita laŭ la tiel-nomata Hindo-saracena stilo.

La Ganta-Gar fariĝis fine muzeo, kiun la urbestraro nomis «Muzeon de Multanp».[1] La projekto por la starigo de la muzeo jam ricevis buĝeton kaj la laboroj jam komencis, tamen la muzeo ne estas ankoraŭ alirebla por la publiko.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 "Ghanta Ghar clocks start ticking after decades of dysfunction", 27-a de Oktobro 2011. (angle)
  2. Situo de Ganta-Gar (angle). retejo Falling rain Genomics.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ghanta Ghar (Multan) en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti