Darmstadt-Eberstadt

Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la urboparto Eberstadt de Darmstadt. Aparte de tio, pli sude en Germanio ekzistas pli malgranda memstara komunumo Eberstadt (Virtembergo).

Eberstadt – prononco [E:baŝtat] – estas la suda parto de la eksterdistrikta urbo Darmstadt en la suda parto de la federacia lando Hesio de Germanio. La urboparto havas proksimume 23 000 loĝantojn, kaj ĝis la administra integrigo en la urbon Darmstadt en 1937 estis memstara administra komunumo (samtempe integrigis la nuna nordo de la urba teritorio, nomata Arheilgen). Eberstadt post la urbocentro de Darmstadt estas la plej dua norda punkto de la historia monta vojo kondukanta plu suden al Heidelberg kaj Wiesloch; rande de tiu vojo viciĝas multaj historiaj urbetoj kaj mezepokaj kasteloj – la unua estas la burgo Frankenstein tuj sudoriente de Eberstadt, facile promene atingebla de la loĝloko.

Darmstadt-Eberstadt
Blazono
Statistischer Bezirk Darmstadt Darmstadt-Eberstadt.svg
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto eksterdistrikta urbo Darmstadt
Urborajtoj parto de la urbo Darmstadt
Telefona antaŭkodo 06151
Poŝtkodo 64297
Aŭtomobila kodo DA
Politiko
Demografio
Loĝantaro 23 153 (stato: fine de 2014)
Geografio
Koordinatoj 49°49′08″N 08°38′42″O  /  49.81889°N, 8.645°O / 49.81889; 8.645 (Darmstadt-Eberstadt) (mapo)Koordinatoj: 49°49′08″N 08°38′42″O  /  49.81889°N, 8.645°O / 49.81889; 8.645 (Darmstadt-Eberstadt) (mapo)
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Al Eberstadt limas nordoriente la urboparto Darmstadt-Bessungen, oriente la komunumo Mühltal, sude la komunumo Seeheim-Jugenheim, okcidente la urbo Pfungstadt kaj nordokcidente la kvartalo Heimstättensiedlung en la okcidento de la urba teritorio.

 
rivereto Modau ĉe la eksa akvomuelejo Kaisermühle

La loko situas ĉe la orienta rando de la en la lasta glaciepoko formiĝinta vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, kies nuna vojo de sudo norden pasas proksimume 10 kilometrojn pli okcidente. Oriente kaj sudoriente de Eberstadt etendiĝas la mezalta montaro Odenvaldo. El tiu montaro, de oriento okcidenten pasas la rivereto Modau, kiu pli okcidente enfluas la Rejnon. Sude de la rivereto la lokan geografion dominas ne-maraj dunoj, kiuj oriente - proksime de la burgo Frankenstein – tuŝiĝas kun la granitaj rokoj de la Odenvaldo.

HistorioRedakti

En la epoko de Karolo la Granda, komence de la 9-a jarcento, Eberstadt estis malgranda setlejo sude de la rivereto Modau, ĉe la kruciĝo de du signifaj komercaj vojoj. Jam antaŭe romia vojo inter Ladenburg sude kaj Seligenstadt nordoriente pasis la lokon, evitante la plej rektan vojon inter tiuj du loĝlokoj, kiu kondukiĝus tra multe pli monta teritorio. La unua dokumenta mencio de la loĝloko Eberstadt estis de la 1-a de septembro 782: tiam la franka nobelo Walther kaj ties edzino Williswind heredis al la monaĥejo Lorsch siajn bienajn posedaĵojn. Eble tiu franka nobelo ankaŭ estis la donacinto de la loka kirko, tiam dediĉita al la sanktulo Laŭrenco, kiu sur sabla monteto dominas la loĝlokon. Poste plurfoje trakonstruita, ĝi nun estas protestantisma kirko dediĉita al la Sankta Triunuo kaj daŭre situas en la historia monteta loko. La nomo Eberstadt en nuna germana lingvo cetere signifas „virporka urbo“, tion respegulas la loĝloka blazono, kiu bildigas virporkon kun tri glanoj, kaj ankaŭ pluraj lokaj monumentoj kaj fontanoj temas pri virporko respektive virapro. Etimologie la nomo tamen probable rilatas al franka nobelo, kiu proksimume jarcenton antaŭ Walther, do fine de la 7-a jarcento, fondigis la nunan loĝlokon, kaj nur hazarde poste transformiĝis al la signifo de „virporka urbo“.

De la 13-a ĝis 17-a jarcento Eberstadt apartenis al la nobela dinastio Frankenstein. La nobeloj, kies burgo unuafoje menciiĝis en 1252, entombiĝis en la loka kirko, kie ankoraŭ nun reliefoj, blazonoj kaj enskribaĵoj memorigas pri ili. La persistaj penoj de la landgrafoj de Hesio-Darmstadt, akiri la malgrandan regnon tuj sude de sia teritorio, en 1661 estis sukcesaj: la nobeloj de Frankenstein vendis siajn teritoriajn posedaĵojn kaj translokiĝis al meza Frankonio.

Iom antaŭe la sveda armeo detruis preskaŭ la tutan loĝlokon. Multaj loĝantoj, kiuj sukcesis fuĝi al la fortikigita urbo Darmstadt, tie mortis je la pesto. Pli ol 40 jarojn daŭris la rekonstruo de la loĝloko.

En la 18-a jarcento pliboniĝis la vivkondiĉoj de la loĝantoj. La vigla vojaĝa trafiko tra la loĝloko, kaj norden-suden inter Frankfurto ĉe Majno, Darmstadt kaj Hajdelbergo, kaj okcidenten-orienten inter la Rejno kaj la loĝlokoj de la montaro Odenvaldo plus la urboj Dieburg kaj Aschaffenburg imo pli norde, prosperigis komercistojn kaj metilaboristojn, kaj laŭ la ĉefa loĝloka strato ekestis multaj grandaj gastejoj. La literaturisto kaj universala klerulo Johann Wolfgang von Goethe tranoktis en la gastejo „Zum Ochsen“ kaj tie komencis sian taglibron per germanlingvaj vortoj tradukeblaj „Eberstadt, la 30-an de oktobro 1775. Jen do la fundamento de mia taglibro“.

En la 19-a jarcento la fervoja linio Frankfurto ĉe Majno, Darmstadt kaj Hajdelbergo, nomata Main-Neckar-Bahn kaj la komenciĝanta industriigo plu favorigis la loĝlokan evoluon. La loĝantaro forte plimultiĝis, kaj viglis multaj civitanaj asocioj. La en 1847 konstruita urbodomo ankoraŭ nun atestas pri la memfido de tiuepoka kreskanta komunumo.

En 1900 Eberstadt havis iom pli ol 6000 loĝantoj kaj en la nordo per multaj elegantaj vilaoj konstruitaj en antaŭa arbaro etendiĝis ĝis la limo de la pli norda urbo Darmstadt. Loka trajneto konektis ambaŭ urbojn. Ekestis propra akva, tergasa kaj elektra centraloj, publika biblioteko, subĉiela naĝejo, du novaj lernejoj kaj pliaj novaj publikaj instalaĵoj. Ekestis pluraj industriaj entreprenoj, inter ili ses bierfarejoj. La trajneto en 1914 iĝis elektra, kaj en 1936 plilongiĝis suden al la loĝlokoj Seeheim kaj Jugenheim. La postan jaron, la 1-an de aprilo 1937, la ĝis tiam sendependa administra komunumo iĝis parto de la urbo Darmstadt.

NuntempeRedakti

Nun en Eberstadt inter alie aktivas la entreprenoj Goldwell, kiu produktas priharajn kosmetikaĵojn, kaj Software AG, kiu produktas komputilajn programojn. Krom la lokaj ŝtataj lernejoj, la valdorfa lernejo estas la sola tiaspeca edukejo en distanco de pli ol 20 kilometroj: ĝi inter alie fote reprezentiĝas en la esperantlingva vikipedia artikolo „valdorfa lernejo“.

Trafike la loĝloko kaj ligiĝas al la nordsuda trajnlinio Frankfurto ĉe Majno, Darmstadt kaj Hajdelbergo, kaj al la preskaŭ samvojaj germanaj aŭtovojoj A5 kaj, iomete pli distance, A67.

Eksteraj ligilojRedakti