Malfermi la ĉefan menuon

Laurentius

vira persona nomo
(Alidirektita el Laŭrenco)

Laurentius estas latina vira persona nomo, kies esperanta formo estas Laŭrenco. La latina origina formo de la nomo signifas "la viro el Laurentum", antikva urbeto proksime de Romo. Eventuala ligo al la vorto "laŭro" (latine laurus) estas popola etimologia hipotezo sen lingvistika konfirmo. La nomo en Eŭropo ekzistas en multaj variaĵoj kaj ofte uziĝas kiel persona nomo, familia nomo kaj por toponimoj. La ĉefa kialo por la granda disvastiĝo estas la ampleksa adoro de la kristana sanktulo Laŭrenco de Romo ekde la mezo de la 3-a jarcento.

En pluraj lingvoj Laŭrenco estas uzata kiel familia kaj geografia nomo.

Variaĵoj laŭ lingvojRedakti

  • arabe: لورنس
  • angle: Laurie (por viroj kaj virinoj), Lawrence, mallongigo Larry, Laurence, Lorin
  • ĉeĥe: Vavřínec (vavřin)
  • Esperanto: Laŭrenco
  • estone: Lauri
  • finne: Lasse, Lauri
  • france: Laurent, Loris; virinaj formoj Laura, Laure, Lauriane, Laureen, Laurence, Laurette
  • germane: Lorenz, Laurenz, Laurenzius, kiel familia nomo ankaŭ Lafrenz, Larenz, Lorentz, Laurids, Lauridsen, Lauritz, mallongigoj Rentz, Renz, Lentze, Lenz; virinaj formoj Laura, Renzi
  • itale: vire: Lorenzo, Laurenzo, Laurenzio, Laurento, Lorenzino, Laurentino, Lorentino, Renzo, Loris, Rienzo, Rienzi, Arienzo, Renzino, Enzo; virine: Lorenza, Laurenza, Laurenzia, Lorenzina, Laurentina, Lorentina, Renza, Renzina, Enza
  • hebree: לורנצו
  • hispane: vire Lorenzo, virine Lorenza
  • hungare: Lőrinc
  • irlande: Labhrás
  • japane: ロレンツォ
  • katalune: Llorenç
  • korsike: Larenzu
  • kroate: Lovro
  • litove: Laurynas
  • mankse: Laurys
  • nederlande: Laurens
  • norvege: Lars, Lasse, Lavrans
  • okcitane: Laurenç
  • pole: Wawrzyniec, Waurick, Waurich, Vávra, Wawra, Wawre
  • portugale: Lourenço
  • rumane: Laurențiu
  • ruse: Лавр (Lavr)
  • sarde: Larentu
  • slovene: Lovrenc, Loris
  • sorabe: familia nomo Laurisch
  • svede: Lars, Lasse

Kristanaj sanktulaj festotagojRedakti

Familia nomoRedakti

El la konataj homoj, kiuj portas per familia nomo portas variaĵon de la nomo Laurentius, elstaras aparte

Geografiaj nomojRedakti

Aliaj uzojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti