Laurentius Paulinus Gothus

Laurentius Paulinus Gothus (* Söderköping, la 10-an de novembro 1565 - Upsalo, la 29-an de novembro 1646)[1] estis sveda profesoro, astronomo, rektoro de la Universitato de Upsalo, episkopo de Strängnäs kaj ĉefepiskopo de Upsalo ekde 1637 ĝis sia morto. Li studis en la germanaj Universitatoj de Rostock, kie David Chytraeus estis lia profesoro, kaj Helmstedt, kie li diplomiĝis kiel Magistro. En Rostock, li konatiĝis kun siaj amikoj Tycho Brahe kaj Duncan Lidell (1561-1613)[2] kiuj instruis astronomion. La lecionoj pri Ptolomeo, instruitaj de Lidell, kaj la tikoniaj kaj kopernikaj sistemoj metis Gothus-on minimume unu jarcenton antaŭe de siaj samtempuloj en Svedio. Li poste daŭrigis siajn studojn en aliaj germanaj universitatoj.

Laurentius Paulinus Gothus
Ĉefepiskopo de Upsalo
Persona informo
Naskonomo Lars Paulsson
Naskiĝo 10-a de novembro 1565
en Söderköping,  Svedio
Morto 29-a de novembro 1646
en Upsalo,  Svedio
Tombo Strängnäs Cathedral vd
Religio luteranismo vd
Etno svedoj vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Universitato de Helmstedt
Familio
Gefratoj Petrus Pauli vd
Infanoj Johan Paulin Olivecrantz vd
Profesio
Okupo astronomopastro vd
Ĉefepiskopo de Upsalo
Dum 16371646
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis nevo de Laurentius Petri Gothus (1529-1579)[3] kaj estis indikita kiel profesoro de la Universitato de Upsalo en 1593, kiam la universitato estis reinstalita, kaj en la venonta jaro li komencis siajn lecionojn pri astronomio, trigonometrio kaj algebro. Li ĉefe uzis la libron "Theoricae novae planetarum"[4] far Georg von Peuerbach (1423-1461)[5][6] por siaj lecionoj pri astronomio.

Kiam, en 1607, iu kometo aperis, li deklaras ke li povis interpreti la signifon. Tiutempe, la interpretadoj pri la ĉielaj signoj kaj la astrologio estis tre firme establita, kaj Laurentius Paulinus Gothus ne estis escepto. En 1607, li estis restarigita en sia katedro de la reĝo dank'al sia interpretado, post provizora haltigo, en 1606, pro politikaj kialoj.

Verkoj redakti

  • Ethica Christiana 1617-1630, 8 volumoj
  • Historiae arctoae libri tres, 1636

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj