Laurentius Petri Nericius

Laurentius Petri Nericius (naskiĝis en 1499 en Örebro en la historia provinco Neriko, mortis la 26-an de oktobro 1573 en Upsalo)[1][2] estis diplomato kaj ĉefepiskopo de Upsalo, ordinita la 22-an de septembro 1531, kaj, kune kun sia frato Olaus Petri[3], plie la reĝo Gustavo Vasa, rigardatas kiel la ĉefaj protestantaj reformistoj en Svedio. Laurentius estis profesoro de la Universitato de Upsalo, ordiniĝis sacerdoto en 1527 kaj fariĝis ĉefepiskopo en 1531. En 1531, lia frato Olaus eldonis svedan version de la latina meso, leĝere simpligita. En 1540, Olaus rezistis al la reĝo, kiu deziris la kompletan regadon super la eklezio, kaj tial li estis morte kondamnita. Tamen, la reĝo lin pardonis kaj li mortis en la 19-a de aprilo 1552.

Laurentius Petri Nericius
Ĉefepiskopo de Upsalo
Persona informo
Naskiĝo 1499
en Örebro,  Svedio
Morto 26-a de oktobro 1573
en Upsalo,  Svedio
Tombo Upsala Katedralo vd
Religio luteranismo vd
Etno svedoj vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Gefratoj Olaus Petri vd
Profesio
Okupo pastrotradukisto • teologo • tradukisto de Biblio vd
Verkado
Verkoj Biblio de Gustavo Vasa vd
Ĉefepiskopo de Upsalo
Dum 15311573
Antaŭulo Johannes Magnus (katolika)
Sekvanto Laurentius Petri Gothus
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1541, Laurentius eldonis biblion en la sveda, konata kiel la Biblio de Gustavo Vasa, kiu estis tre grava por la svedaj vivo kaj literaturo same kiel la germana traduko de Lutero gravis por la germanparola popolo. Lia influo estis tre forta, kvankam li estis malpli dinamika kaj perfortema kiel sia frato Olaus.

Dum 42 jaroj li estis ĉefepiskopo, senparalele en Svedio, kaj liaepoke, li plurfoje ekkonfliktis kun la nobelaro. La reĝo lin malpermesis interveni en la reformaj planoj. Laurentius saĝe defendis la aŭtonomecon de la eklezio kontraŭ plurajn ideojn de Gustavo Vasa, tiel kiel lia deziro neniigi ĉiujn episkopojn, kvankam Laurentius daŭrigis avancante kaj promociante la konceptojn pri reformo ene de Svedio. Lia ĉefa kontribuo, krom liaj multaj skribaĵoj, estis la de li verkita eklezia fundamenta regularo (svede 1571 års kyrkoordning) kiun la Eklezio de Svedio akceptis en Upsalo en 1572.

Verkoj redakti

  • Liturgia Suecanæ Ecclesiæ Catholicæ & Orthodoxæ Conformis. [Kompilita de Laurentius Petri, Ĉefepiskopo de Upsalo] latine kaj svede - 1576
  • Biblia, Thet Är, All Then Helgha Scrifft, På Swensko. [Tradukita el la german versio de Marteno Lutero far O. Petri kaj L. Petri, Ĉefepiskopo de Upsalo, entenanta prefacon de Lutero kun gravuraĵoj.] - 1541
  • De Punctis Distinctionum Et Accentu Ecclesiastico. Laurentius Petri D.ä:s Avhandling Om Skiljetecknen Och Lektionstonerna. Efter Den Enda Kända Linköpings Stiftsbibliotek Tillhöriga Handskriften Utgiven Och Översatt Av Nat. Fransén. Lat. & Swed
  • Laurentius Petris Œconomia Christiana. För Första Gången Utgifven Med Inledning Af H. Lundström - 1897
  • Dr. Martin Luthers Lille Katekismus i Svensk Oversættelse-af Laurentius Petri 1548?.
  • Dialogus om then förwandling som medh Messonne skedde, tå Ewangelium j wår tijdh forst-uthi liweet opkom ... Scriffuin ... anno 1542 ... och nu på prent giffuin aff A.A.A. [The preface signed, Abrahamus Andreæ, Angermannus.] - 1587
  • Laurentius Petris Quæstiones Aliquot Circa Magistratum, Eller Någre Spörszmåll Om Werdzlig Öffnerheett. För Första Gången Utgifna Af H. Lundström - 1898
  • Om Kyrkio Stadgar och Ceremonier, hurudana och huilka man uthi een Christeligh församling bruka må eller ey ... scriffuen ... anno 1566. Och nu medh itt nytt förspråk om närwarande wår Swenska Kyrkios stadge och religion på prent giffuin aff A. A. A. [The preface signed, Abrahamus Andreæ, Angermannus.]. - 1587
  • Dialogus om then förwandling som medh Messonne skedde tå Ewangelium j wår tijdh fo̊rst uthi liwset opkom ... Scriffuin ... anno 1542 ... och nu på prent giffuin aff A.A.A. [The preface signed: Abrahamus Andreae, Angermannus.]. - 1587

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj