Darmstadt-Arheilgen

urboparto de Darmstadt

Arheilgen – prononco [a:HAJLgn] – estas la centre norda parto de la eksterdistrikta urbo Darmstadt en la suda parto de la federacia lando Hesio de Germanio. La urboparto havas proksimume 17 000 loĝantojn, kaj ĝis la administra integrigo en la urbon Darmstadt en 1937 estis memstara administra komunumo (samtempe integrigis la nuna sudo de la urba teritorio, nomata Eberstadt).

Darmstadt-Arheilgen
Blazono
Statistischer Bezirk Darmstadt Darmstadt-Arheilgen.svg
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto eksterdistrikta urbo Darmstadt
Urborajtoj parto de la urbo Darmstadt
Telefona antaŭkodo 06151
Poŝtkodo 64291
Aŭtomobila kodo DA
Politiko
Demografio
Loĝantaro 17 238 (stato: fine de 2014)
Geografio
Koordinatoj 49°54′39″N 08°39′26″O  /  49.91083°N, 8.65722°O / 49.91083; 8.65722 (Darmstadt-Arheilgen) (mapo)Koordinatoj: 49°54′39″N 08°39′26″O  /  49.91083°N, 8.65722°O / 49.91083; 8.65722 (Darmstadt-Arheilgen) (mapo)
Areo 11,27 km²
Information icon.svg
vdr

Geografia situoRedakti

La urboparto limas norde je la plej norda urboparto, Wixhausen, oriente je la urboparto Kranichstein, nomata laŭ tiea baroka ĉaskastelo, sude je la urbokerno de Darmstadt kaj okcidente je la najbara komunumo Weiterstadt.

 
la loka, nun luterana kirko

HistorioRedakti

Pri la prahistoria setlado en Arheilgen atestas pluraj trovitaj ŝtonepokaj hakiloj kaj tumulo el la La-Tène-kulturo.

La komunuma nomo en mezepoka literumo „Araheiligon“ unuafoje skribe menciiĝas ĉirkaŭ la jaro 1000 en dokumento de la abatejo Seligenstadt. Pri la ekesto de la komunumo kiel franka loĝloko en la dua duono de la unua jarmilo apenaŭ restis iuj informoj. En 1013 pro teritoria interŝanĝo inter Henriko la 2-a, en tiu jaro ankoraŭ reĝo de la Sankta Romia Imperio, ekde 1014 imperiestro de ĝi, kaj la episkopo de Würzburg, Arheilgen kun la reĝa teritorio Gerau iĝis posedaĵo de la episkopo de Würzburg, kiu mem pli poste donis ĝin kiel feŭdo al la graflando Katzenelnbogen. Kiam ties grafa dinastio formortis en 1479, Arheilgen iĝis parto de la landgraflando Hesio kaj de tiam kontinue estas parto de Hesio.

Ĉirkaŭ la jaro 1600 en Hesio okazis inkviziciaj ĉasadoj de sorĉistinoj. Ankaŭ en Arheilgen du virinoj kondamniĝis je morto sur brulŝtiparo. En la sekvaj jaroj komence de la 17-a jarcento la loko prosperis kaj havis 800 ĝis 900 loĝantojn, tiutempe unu el la laŭ loĝantaro plej grandaj loĝlokoj de la regiono. Sed la Tridekjara Milito forte skuis la loĝlokon: Jam en 1622 la armeo de la grafo de Mansfeld elrabis ĉiujn domojn kaj la kirkon. En januaro 1635 la loko per la franca armeo estis komplete brulneniigita. La restintaj loĝantoj fuĝis en la rempare protektitan teritorion de la urbo Darmstadt, kie ili supozis esti pli sekuraj, sed kie granda parto de la loĝantaro mortis pro pesta epidemio. Fine de la milito en 1648 el la loĝantaro restis nur proksimume 12 familioj, kiuj komencis iom post iom rekonstrui la loĝlokon. En 1765 en distanco de tri kilometroj nordoriente de Arheilgen konstruiĝis baroka ĉaskastelo Dianaburg, kiu tamen forte difektiĝis en la napoleonaj militoj kaj jam en 1808 estis neniigita.

Eb 1890 konstruiĝis vaporlokomotiva tramlinio, inter la komunumoj Arheilgen norde kaj Darmstadt sude - en la 20-a jarcento ĝi iĝis elektra kaj plilongiĝis sude ĝis Alsbach-Hähnlein, sed kontinue ĝi funkcias. En 1903 ĉe la suda limo de Arheilgen al Darmstadt konstruiĝis areo de farmacia firmao Merck, kiu antaŭe estis produktinta kuracilojn en apoteko de la urbo Darmstadt, kaj en 1937 pro premo de la naziaj regantoj Arheilgen kontraŭ la volo de plej multaj loĝantoj deklariĝis ne plu memstara komunumo, sed urboparto de Darmstadt.

 
trabfakaj domoj en Messeler Straße,
 
Darmstädter Straße
 
kaj Schreiberpforte