Alice de Battenberg
Princino Victoria Alice Elizabeth Julia Marie von Battenberg (prononco [vikTO:ria ALI:se ELI:zabet JU:lia MaRI: fon BATnberk], naskiĝis la 25-an de februaro 1885 en kastelo Windsor; mortis la 5-an de decembro 1969 en palaco Buckingham, Londono) estis la patrino de princo Filipo, Duko de Edinburgo kaj tiel, post lia geedziĝo, la bopatrino de la pli posta reĝino Elizabeto la 2-a.
Alice de Battenberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Victoria Alice Elizabeth Julia Marie of Battenberg | |||||
Naskonomo | Princess Victoria Alice Elizabeth Julia Marie of Battenberg | ||||
Naskiĝo | 25-an de februaro 1885 en Kastelo Windsor, Windsor | ||||
Morto | 5-an de decembro 1969 (84-jara) en Palaco Buckingham, Londono | ||||
Tombo | Church of Maria Magdalene [#] | ||||
Religio | Anglikanismo [#] | ||||
Lingvoj | angla • germana • franca • greka [#] | ||||
Loĝloko | Darmstadt • Londono • Jugenheim • Malto • Korfuo • Malnova Reĝa Palaco • Palaco Buckingham [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Battenberg [#] | ||||
Patro | Prince Louis of Battenberg [#] | ||||
Patrino | Princess Victoria, Marchioness of Milford Haven [#] | ||||
Gefratoj | Louise Mountbatten • George Mountbatten, 2nd Marquess of Milford Haven • Louis Mountbatten [#] | ||||
Edz(in)o | Andreo de Grekio kaj Danio [#] | ||||
Infanoj | Princo Filipo, Duko de Edinburgo • Margareto de Grekio kaj Danio • Teodorino de Grekio kaj Danio • Cecilio de Grekio kaj Danio • Sofio de Grekio kaj Danio [#] | ||||
Parencoj | Viktoria de Britio • Elizabeto la 2-a [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | flegisto • monaĥino • charity worker • aristokrato [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VivoRedakti
Princino Alice de Battenberg estis la filino de princo Louis de Battenberg kaj princino Viktoria de Hesio-Darmstadt. Ŝia patro estis brita mararmea admiralo. Kiam dum la Unua Mondmilito la brita reĝa familio rezignis sian germanan familian nomon Sachsen-Coburg und Gotha kaj ekde tiam havis la pli britan nomon Windsor, laŭ la peto de reĝo Georgo la 5-a, ankaŭ la admiralo von Battenberg donis al sia familio pli britan nomon, nome Mountbatten. Princino Alico estis surda de naskiĝo kaj lernis liplegadon en pluraj lingvoj.
Edziĝo al Princo Andreo de GrekioRedakti
La 7-an de oktobro 1903 princino Alice edziniĝis kun princo Andreo de Grekio, la kvara filo de reĝo Georgo la 1-a de Grekio kaj lia edzino Olga Konstantinovna Romanova kaj nepo de Kristiano la 9-a de Danio, la 'bopatro de Eŭropo'. La geedziĝo en Darmstadt okazis trifoje. Unue estis la burĝa registra geedziĝo en la Malnova Palaco ĉe la centra placo Luisenplatz, sekvis la protestanta geedziĝo en la Kastela Preĝejo kaj finfine la greke ortodoksa en la Rusa Kapelo. Valoraj kronoj de Katerina la 2-a de Rusio estis alportitaj el la Rusia Imperio por la ortodoksa ceremonio, kiuj, kiel kutime en la ortodoksa rito, teniĝis super la paro.