La Kastelo de Léhon troviĝas en la bretona urbeto Léhon apud Dinan en la franca departemento Côtes-d'Armor.

Kastelo de Léhon
kastelo [+]
Koordinatoj48° 26′ 29″ N, 2° 2′ 26″ U (mapo)48.441312-2.040625Koordinatoj: 48° 26′ 29″ N, 2° 2′ 26″ U (mapo)

Kastelo de Léhon (Côtes-d'Armor)
Kastelo de Léhon (Côtes-d'Armor)
DEC
Kastelo de Léhon
Kastelo de Léhon
Lokigo de Côtes-d'Armor en Francio

Map
Kastelo de Léhon
Vikimedia Komunejo:  Château de Léhon [+]
vdr
La kastelo de Léhon

La 25-an de junio 2006 post tri-jaraj laboroj la kastelo estas denove vizitebla. Tiuj laboroj ne celis esplorojn arkeologiajn, sed nur sekurigon de la nuna stato de la muregoj, kiuj disfaladis iom post iom. La monteto mem prezentas arkeologian rezervon por la venontaj generacioj.

Situo redakti

La kastelo situas sude de Dinan sur monteto ĉirkaŭ 70 metroj alta. Fluas preter ĝi la rivero Rance kaj iam pasis preter ĝia piedo la ĉefvojo de Rennes al Dinan.

La okcidenta murego de la kastelo situas super la hodiaŭa vojo, ĝi estis la plej malfacile defendebla flanko de la kastelo.

Plano redakti

 
  1. La sudokcidenta turo (13-a jarcento) superrigardas la malnovan mezepokan vojon. Ĉe ĝia piedo ekis la vojeto por supreniri al la kastelo.
  2. Muroj subtenantaj la suprenirantan vojeton laŭ la suda flanko.
  3. Murego plilarĝigita dum la 14-a jarcento por formi spronon.
  4. La centra turo je la pinto de la sprono. Dum la 14-a jarcento ĝi estis la ĉefturo de la Kastelo.
  5. La nordokcidenta turo (13-a jarcento), parte rekonstruita kaj transformita dum la 14-a jarcento al hufuma formo.
  6. Ekstere aldonita malalta kurtino malantaŭ kiu estis aldonita tero por stabiligi la kastelon (fino de la 14-a15-a jarcento).
  7. Rekonstruita murego post detruo de la bazo de la malnova (pli ekstera) murego dum la 14-a jarcento.
  8. Centra turo (13-a jarcento) transformita dum la 14-a jarcento.
  9. En la angulo inter la turo kaj la murego troviĝas reenmurigite kelkaj belaj ŝtonoj de la 12-a-jarcenta kastelo.
  10. Dum la 15-a jarcento plilarĝigita remparo.
  11. Spuroj de 12-jarcenta turo detruita kaj dum la 14-a jarcento inkluzivita al la antaŭa muro, kiu protektas la ĉefan enirejon de la kastelo.
  12. La antaŭa muro, kiu protektas la enirejon.
  13. Alvenvojo dekliva kaj obliganta la malamikon prezenti sin malkovrita (kun ŝildo maldekstre sub la kastelmurego dekstre)
  14. La sudorienta turo (13-a jarcento). Ĝi superrigardis la vojeton al la abatejo.
  15. Turo meze de la murego.
  16. Je 6 metroj plilarĝigita muro por akcepti kanonojn dum la 15-a jarcento.
  17. Tiu plilarĝigo ĉirkaŭas la muron por prezenti kontinuan rondirvojon. Por eniri la turojn volboj estas kreitaj sub tiu vojo.
  18. Du dosieroj de 1643 kaj 1681 priskribas ruinojn de turo en la centro de la korto. En 1874 estis starigita kapelo en la centro (ĝi estis poste malmuntita, sed la statuo de Sankta Jozefo, kiu troviĝis sur ĝia tegmento, nun staras en la nordokcidenta turo.

Historio redakti

 
En 1065 atako de kastelo ĉe Dinan fare de Vilhelmo la Konkerinto, tapiŝo de Bayeux

Unua konstruaĵo redakti

La kastelo konstruiĝis kiel ligna fortikaĵo en la 10-a11-a jarcento. Ĝi estas unue menciita en 1034[1]

La tapiŝo de Bayeux montras atakon de kastelo kun la subskribo "contra dinantes" (kontraŭ la Dinan-anoj), kies bildo fakte kongruas multe pli bone al la Kastelo de Léhon ol al tiu de Dinan. La kasteloj apartenis ambaŭ al la senjoroj de Dinan, do ...

12-a jarcento redakti

En 1168 Henriko la 2-a vane sieĝis la kastelon defenditan de Rolando kaj Olivero de Dinan. Li bruligis ĉiujn domojn sub la kastelo, kaj detruis la tombejojn kaj la kampojn, sed nur kiam li revenis en 1169 li sukcesis preni la kastelon kiun li detruis.

Je la fino de la 12-a kaj la komenco de la 13-a jarcento Rolando de Dinan kaj ties sukcedontoj rekonstruis la kastelon, kiu iĝis grandsenjora sidejo.

La ruinoj de tiu konstruaĵo videblas nun.

13-a jarcento redakti

 

Dum la 13-a jarcento la kastelo apartenis al Gervaise de Dinan, kiu edziniĝis laŭvice al Juhel de Mayenne, Geoffroy de Rohan kaj Richard le Maréchal. El ĉiuj geedziĝoj ĝi ricevis terojn, kio pligrandigis la posedaĵojn de Gervaise. Pro la multaj aktoj subskribitaj "apud Léhonum" oni supozas ke ŝi loĝis en la kastelo. Tiel troviĝas ŝia sigelo sur akto kiu redonas al la abatejo ĉiujn posedaĵojn neleĝe forprenitaj[2].

Post la morto de Gervaise en 1237, sa filino Marguerite edziniĝis al Henri d'Avaugour dotita de la feŭdo de Dinan kaj de la kastelo de Léhon.

En 1264 ilia filo Alain vendas ambaŭ al duko Johano la Rufulo. En 1283 ili Dinan kaj la kastelo de Léhon estas definitiva posedaĵo de la dukoj. La kastelo de Léhon iĝas la duka komandejo por Dinan kaj la tuta regiono.

14-a jarcento redakti

 

En la jaro 1341 ekis la sukceda milito por la duklando Bretonio inter Johano de Montfort kaj Karlo de Blois-Penthièvre.

En 1359, la urbo de Dinan kaj la kastelo de Léhon estis sieĝitaj de la angloj sub la komando de la duko de Lancashire. La bretonoj, atendante la alvenon de Bertrand du Guesclin, petegis militpaŭzon.

Dum la dudek kvar jaroj de sukceda milito la kastelo spertis plurfoje sturmojn kaj atakojn; ĝiaj kurtinoj estis renversitaj kaj pluraj turoj subfositaj je la bazoj.

Je la fino de la 14-a jarcento post la traktato de Guérande, kiu reprezentis la finon de la sukceda milito, la fortikaĵoj de Dinan kaj Léhon estis redonitaj al la duko Johano la 4-a de Bretonio.

15-a jarcento redakti

 

La 15-a jarcento estas la periodo de la sendependecomilito de Bretonio. La duko François la 2-a ordonas fortikigi ĉiujn kastelojn. Estas aldonita granda amaso de tero ene de la ĉirkaŭa muro por krei lokon por la kanonoj kaj la baza etaĝo de la turoj estas plenigitaj de tero por ke ili rezistu pli bone kaze de atakoj. Tiuj laboroj ankoraŭ nun videblas. Tamen tiuj fortikaĵoj estis neniam elpruvitaj, ĉar post la kapitulacio de Vitré kaj Fougères kaj la amasbuĉado de Saint-Aubin-du-Cormier, kie mortis 7000 bretonoj la 28-an de julio 1488, la guberniestro transdonis la ŝlosilojn "pour éviter le pillage, les robberies et les efforcements de femmes" (por eviti rabadon, ŝtelojn kaj perfortigojn de la virinoj".

La geedziĝo de la franca reĝo Karlo la 8-a kaj de la dukino Ana de Bretonio en 1491 finis la militon por sendependeco de la duklando, Bretonio iĝis franca provinco en 1532.

Ruiniĝo redakti

 
La ruinoj de la kastelo (meze videblas la kapelo kun la statuo de Sankta Josefo)

La kastelo de Léhon estis deklarita "ruinoj" en 1490, sed li utilis ankoraŭ dum la religiaj militoj en 1590.

En 1664 la reĝo Ludoviko la 13-a donacas la kastelon al Charles Bruslard, abato de la abatejo de Léhon por ke la monaĥoj uzu la ŝtonojn de la kasteloruinoj por renovigi la abatejajn konstruaĵojn.

Kvankam la kastelo tiam estis en malbonega stato la guberniestroj de Dinan daŭre (ĝis la fino de la revolucio) portis la titolon de "Guberniestro de la kasteloj de Dinan kaj Léhon".

Dum la franca revolucio la kastelo estis vendita al sinjoro Reslou de Guemen "kun turoj, glacisoj, sprono kaj aliaj aneksaĵoj". Dekon da jaroj poste, tiu sinjoro petis de la urbestraro "malkonstruon de la turoj kaj remparoj de la kastelo, kiun li aĉetis de la nacio". La urbestraro feliĉas, ĉar ili ja bezonis kaj serĉis malmultekostajn materialojn. Dum kunsido de la 15-a de majo 1809 la urbestraro varme dankas la malavaran donacanton "pro ties donaco de ŝtonoj tiom utilaj por pavimi la vojon kiu laŭiras la maldekstran bordon de la Rance". Tiu vojo ankoraŭ hodiaŭ nomiĝas "pavimovojo".

Tiu vera frakasado forprenos duonon de la originala alto de la turoj.

Renaskiĝo redakti

 
La kastelo lumigita dumnokte

Ekde la 19-a jarcento Bretonio akceptis siajn "unuajn vojaĝantojn". La heredintino de Reslou de Guemen, sinjorino Nathalie de Kersauson, donacas la ruinojn de la kastelo al la fabriko paroĥa[3] de Léhon en marto 1872, kontraŭ promeso konstrui sanktejon sur ĝi. Tiel konstruiĝis en 1875 kapelo dediĉita al Sankta Josefo Konsolo. Multaj pilgrimadoj okazos ĉiujare marte.

En 1964 la kapelo estas malkonstruita. Ĝi vivis apenaŭ 100 jarojn. La ŝtona statuo de Sankta Josefo estas konservita en la norda turo de la kastelo.

Ekde 1905 la kastelo estas komunuma posedaĵo. Ĝi estis enskribita kiel monumento historia la 4-an de februaro 1926, sed jam en 1931 laŭ peto de la urbestraro forstrekita denove, ĉar ili taksis, ke "ne estas kialo enskribi la komunumon de Léhon sur liston de lokoj havantaj artan kaj arkeologian karakteron".

Alia epoko, alia rigardo al malnovaj ŝtonoj: la komunumo ricevis nun pro la kvalito de siaj posedaĵoj kaj la intereso de sia loko la markon "Petite cité de caractère de Bretagne" (karaktera urbeto de Bretonio).

En 2004 laŭ peto de la urbestro Léo Carabeux la kastelo estas denove aldonita al la listo de monumentoj historiaj.

Referencoj redakti

  1. Temas pri kroniko de Dom Lobineau kiu rakontas ke dum sukcedomilito inter Alain kaj Eudon, filoj de la duko de Bretonio, Geoffroi la 1-a, Alain invadas la kastelon kaj devigas Eudon kapitulaci.
  2. Pergameno konservita en la Departementa Arkivujo de Saint-Brieuc sub la referenco Cote H 420.
  3. En la franca "fabrique paroissiale", konsilo de la paroĥo.

Literaturo redakti

  • Chateau de Léhon, Françoise Picarda, 2006

Eksteraj ligiloj redakti