Léhon estas urbo de Francio, kiu troviĝas en la departemento Côtes-d'Armor kaj la regiono Bretonio.

Léhon
Stratolehon.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio Francio
Regiono Côtes-d'Armor Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor Côtes-d'Armor
Kantono ĉefurbo de kantono
Ĝemelurboj Flag of Germany.svg Abstatt (Germanio)
INSEE kodo 22123 [+]
Poŝtkodo 22100
Kodo laŭ INSEE 22123
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Léo Carabeux
Demografio
Loĝantaro 2 905  ((2007))
Loĝdenso 615 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 27′ N, 2° 2′ U (mapo)48.4425-2.0383333333333Koordinatoj: 48° 27′ N, 2° 2′ U (mapo)
Alto de 7 ĝis 132 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,73 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono GMT+1h (+2h somere)
Situo de Léhon

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Léhon [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr


Blazono

HistorioRedakti

En 850, ses monaĥoj elmigris el Kimrujo kaj instaliĝis en la valon apud la rivero Rance ĉe la nuna urbeto Léhon. [1][2] Ili komencis dehaki arbojn por konstrui domojn kaj preĝejon kaj kultivi la grundon.

Iun tagon, ĉasis Nevenoeo kaj lia kortego en la arbaro. Ili interparolis kun la monaĥoj kaj Nevenoeo promesis helpi ilin kondiĉe, ke ili trovos relikvojn de iu ajn sanktulo.

La monaĥoj pripensis la aferon kaj decidis iri per boato ĝis la insulo Sark en la Maniko. Tie kuŝis la relikvoj de sankta Magloire en monaĥejo. Dumnokte, ili plenumis sian projekton kaj revenis kun la relikvoj. Nevenoeo rekompensis ilin per mono kaj bienoj. Mirakloj pli kaj pli okazis. Kaj pli kaj pli da personoj instaliĝis tie. Tiam la sinjoroj de Lehon konstruigis kastelon sur la altaĵo unue per ligno kaj poste per ŝtono.

En 910 alvenis la normanoj kaj fuĝigis la monaĥojn. Post la liberigo de Bretonujo fare de Alano la 2-a de Bretonio, nomita Barbetorte aŭ al louarn (la vulpo), (910 - Nantes, 952), la monaĥoj revenis, sed la abato restis en Parizo. La abatejo fariĝis do priorejo, malpli grava ol abatejo.

Dum la 12-a kaj la 13-a jarcentoj, riĉiĝis la prioro danke al novaj impostoj, preĝejoj kaj bienoj.

En 1543, la prioro rajtis juĝi ĉiujn personojn, kiuj loĝis sur sia bienaro.

En 1720, la priorejo malriĉiĝis pro la monlimigoj de la reĝo Ludoviko la 15-a, kaj estis baldaŭ fermita.

En 1790 la bienoj estis venditaj, inter ili eĉ la monaĥejo.

En 1897, la abateja preĝejo estis denove malfermita.

KonstruaĵojRedakti

La kasteloRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kastelo de Léhon.

La kastelo de Léhon estas ruino de kastelo, rekonstruita en la 13-a jarcento kun murego kaj sep turoj. Ĝi situas sur monteto superrigardante la urbeton kaj la riveron Rance.

La monaĥejo sankta MagloireRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monaĥejo de Léhon.
 
La monaĥejo vidita de la rivero Rance

La monaĥejo sankta Magloire de Léhon estis konstruita dum la 9-a jarcento. Unue abatejo, ĝi fariĝis priorejo je la 11-a. Viziteblaj estas la preĝejo, la klostro kaj la loĝejo de la monaĥoj.

La konstruaĵoj de la monaĥejo situas ĉe la rivero Rance, sub la kastelmonteto.

La preĝejoRedakti

La preĝejo de la monaĥejo viziteblas kaj vidindas ĉefe la romanika pordego, la baptokuvo, kuŝostatuoj.

La ponto de la azenojRedakti

 
Ponto de la azenoj en Léhon

La ponto de la azenoj, kiu transiras la riveron Rance, ebligis al la monaĥoj kolekti impostojn ĝis 1767.

Apud la ponto kuŝis la lavejo.

Laŭdire la monaĥoj timis tri aferojn:

  1. la krudan klifon, kiun ili devis supreniri ĝis Dinan (en la franca rouquet),
  2. la bruon de la apuda muelejo (en la franca traquet),
  3. la babiladon de la lavistinoj (en la franca caquet).

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

NotojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Dinan et ses environs Monier
  2. Côte d'Emeraude Guide Gallimard