Alano la 2-a (Bretonio)

Alano de Bretonio (france Alain de Bretagne, kromnomita Barbetorte (la tordbarba) aŭ bretone al louarn (la vulpo)) (n. en 910 - m. en 952 en Nantes), nepo tra ties patrino de Alano la Granda, lasta reĝo de Bretonio, estis grafo de Poher, poste la unua duko de Bretonio de 936 ĝis 952.

Alano la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 910 (0910-01-01)
Morto 1-an de januaro 952 (0952-01-01) (42-jaraĝa)
en Nanto
Tombo Nanto vd
Etno Bretonoj vd
Memorigilo Alano la 2-a (Bretonio)
Familio
Patro Mathuedoï di Poher vd
Patrino NN de Bretagne vd
Edz(in)o Adelaide of Blois • Roscille of Anjou vd
Amkunulo Judith, concubine of Alan II vd
Infanoj Drogo, Duke of Brittany • Hoël I van Bretagne • Guerech, Duke of Brittany • Gerberge of Nantes vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memoriga tabulo pri la batalo de Trieux, sur la fasado de la urbodomo de Plourivo inter Alano la Dua kaj 'Incon' de Nantes

Biografio redakti

Alano la Dua kaj ties patro, la grafo Mathuedoï de Poher ekziliĝis ĉe la reĝo de Anglio Adelstano, komence de la 10-a jc. En 936, li albordiĝis ĉe Dol, ĉe la kampadejo de Péran[1], iniciate de la abato Johano de Landévennec. Helpe de trupo da ekzilitaj bretonoj kaj angloj[2], li militis kontraŭ la vikingoj en 937 kaj rekaptis de ili la riveron Luaro kaj la plejmulton de la bretonaj fortikaj urboj[3]. Li fariĝis latine « Brittonum dux » en 938.

La liberigo finiĝas en la 1-a de aŭgusto 939 kun la venko de Trans super la vikingoj, kun la helpo de Juhel Bérenger, grafo de Rennes kaj de Hugo la 1-a, grafo de Maine[4]. Tiu dato fariĝis la nacia tago de la bretonoj[5].

Li forcedis la duoninsulon Cotentin, Avranĉion kaj la okcidenton de la nuna departemento Mayenne. La graflando de Nantes estis sub la anĝevia regado de Fulko la 1-a de Anĵuo, kiu postulis ĝian posedon en 909 ĝis 919 kaj sub la vikinga okupo (sed la posedo de la graflando de Nantes estis ĉiam oficiale postulata de Fluko de Anĵuo ĝis en 938). Per geedziĝoj kaj aliancoj, la grafoj de Anĵuo, poste la dinastio de la Plantaĝenetoj plutenos sian suverenecon super la graflando de Nantes, ĝis en 1203.

Alano la Tordbarba alianciĝis al Ludoviko la 4-a la Transmara, kiun li ekkonis okaze de sia ekzilo en Anglio, kaj kun Teobaldo la Trompanto, grafo de Blezo, grafo de Tours kaj grafo de Chartres.

Li kontraktis en 942 fortan aliancon kun Vilhelmo la Stupkapa, duko de Akvitanio, kiu akirigis al li sude de la rivero Luaro la latine pagi de Mauges, Tiffauges kaj Herbauges[6].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Tiu ekspedicio de 936 aperis ankaŭ en la kontestebla france Chronique de Nantes de la 11-a jc, laŭ J.C. Cassard
  2. Kroniko de Flodoard AD 936 france Les Bretons revenant des régions d’outre mer, du service du roi Adelstan, regagnèrent leur pays
  3. Kroniko de Flodoard AD 937 : france « Les Bretons revinrent après de longs voyages dans leur pays dévasté [...] ils eurent de fréquents combats avec les Normands [...] il restèrent vainqueurs et reprirent le pays dévasté »
  4. Kroniko de Flodoard AD 939 : france Les Bretons combattirent avec les Normands, remportèrent la victoire et l'on dit qu’ils prirent un fort à ces derniers
  5. Laŭ Hubert Guillotel tiu restaŭro okazis kun tiu de Ludoviko la 4-a, reĝo de Francio en kompleta pridiskuto inkluzivanta Vilhelmon la 1-an de Normandio, Hugon la Grandan kaj Herberton la 2-an.
  6. Naskiĝo de Bretonio, Noël-Yves Tonnerre paĝo france l’œuvre de Barbetorte

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti