Alano la 1-a (Bretonio)

Alano la 1-a de Bretonio dirata la Granda (Alan Iañ en la bretona lingvo) (nekonata naskiĝjaro, mortis en 907) estis reĝo de Bretonio en ĉ. 890 ĝis 907.

Alano la 1-a de Bretonio
Alano la Granda
Reĝo de Bretonio
Regado 890-907
Antaŭulo Gurwant kaj Pascweten
Sekvanto Gourmaëlon
Persona informo
Naskiĝo (dato mankas)
Morto 907
en Rieux
Etno Bretonoj vd
Familio
Patro Ridoredh
Gefratoj Pascweten vd
Edz(in)o Oreguen
Infanoj Rudalt
Gueréch
Derrien
Budic
Pascweten

filino, edzino de Mathuedoï
filino, edzino de grafo Tanguy

Profesio
Okupo monarko vd
Grafo de Vannes
Dum 877907
Antaŭulo Pascweten
Sekvanto Rudalt de Vannes
Grafo de Nantes
Dum 877907
Antaŭulo Pascweten
Sekvanto Foulque la Unua le Roux
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de iu Ridoredh laŭ malfrua genealogio starigita en Saint Aubin de Angers en la 11-a jarcento.[1]. Li surtroniĝis post sia frato Pascweten († 876), mem bofilo kaj postiranto de la reĝo Salomon († 874), Alano estis grafo de Vannes, grafo de Nantes. Li heredis la kverelojn kun la graflando de Rennes por la krono de Bretonio.

En 890, li distingiĝis en la batalo de Questembert kie la vikingoj estis venkitaj. Plie Judicaël de Rennes mortis en tiu batalo[2]. Ekde tiam sen kontestanto, li fariĝis reĝo de Bretonio. Li ricevis la imposton de la abatejo de Saint-Aubin d'Angers. Lia regno 890-907 signis periodon de trankvilo kaj prospero por Bretonio. La tago de lia morto ne estas konata.

Edziĝo kaj idaro redakti

Laŭ subskriboj de aktoj, Alano edziĝis al Oreguen, filino de Gurwant kaj fratino de Judicaël kaj havis kvin filojn, el kiu du postvivantaj, kaj du edziniĝintaj filinoj :

Neniu el liaj heredantoj ne povis postiri lin kaj estis la grafo de Kornvalo; Gourmaëlon, kiu, poste, regis la reĝlandon de Bretonio [5].

Aneksaĵoj redakti

Notoj redakti

  1. . Généalogie de Saint Aubin d'Angers
  2. Annales de Metz AD 890 Tiutempe, inter Alano kaj Judicaël, dukoj de la bretonoj, estis grava kontestado pri la partigo de la reĝlando. La paganoj, trovintaj la bretonojn en tia dividiĝo, ĉiu batalanta por sia propra konto kaj ne kune, rifuzanta helpi unu la alian, kvazaŭ la venko devus aparteni al iu kaj ne al ĉiuj, travivis gravajn malsukcesojn; de ĉiuj flankoj ili estis buĉitaj, kaj iliaj bienoj prenitaj ĝis la rivero Blavet. Tiam, fine, komprenante kiom ilia malkonsento estis pereiga kaj kiom ili kreskigis la fortojn de la malamiko, ili kunvenis per senditoj, decidis pri tempo kaj loko de rendevuo por militi per komunigitaj fortoj. Judicaël, kiu estis pli juna kaj pli dezirinda distingigi sian nomon, sen atendi Alanon, ekbatalis kun siaj kunuloj, mortigis multajn milojn da malamikoj, devigis la reston rifuĝi en iu loko, kie malsaĝe li postkuris ilin pli malproksime ol li estus devinta, kaj estis mortigita, ne scianta ke estas bone venki sed ne supervenki pli malproksimen, ĉar la malespero estas timenda. Fine, Alano post arigo de la tuta Bretonio, ĵuris ke se danke al la dia favoro, li sukcesus venki siajn malamikojn, li konsekrus en Romo, al Dio kaj al sankta Petro, la dekonon de ĉiuj siaj bienoj. Ĉiuj bretonoj faris la saman ĵuron. Li antaŭiris al la batalo kaj post ekbatalado, li faris tiel gravan amasbuĉadon de la malamikoj, ke el la dek-kvin mil kiuj partoprenis restis apenaŭ 4000, kiuj reiris al sia ŝiparo
  3. Ĉartaro de Redon Chartre CCLXXVIII du 30 novembre 909
  4. Ĉartaro de Redon Chartre CCLXXIX du 27 novembre 910
  5. Cartulaire de Redon Chartre CCLXXVI du 25 octobre 913

Fontoj redakti

La informoj rilataj al Alano la Granda estas « nefirmaj ». La faktoj, la idovico, la datoj, varias laŭ la aŭtoroj. En Questembert mem, la kolono de la tombejo faligita en 1793, restarigita en 1848, indikas 878 kiel daton de batalo, kiam la monumento starigita en 1907 vidigas 890. La informoj de tiu paĝo venas de la libro Histoire de Bretagne de Pierre Le Baud, mane skribita en 1505, eldono de Hozier de 1638, reuzitaj kaj diskutitaj en Histoire de la Bretagne de Arthur de La Borderie (1899). Pierre Le Baud indikis, ke li bazis sian tekston sur « malnovaj kronikoj » el kiuj La Kroniko de Nantes kaj tiuj de Réginon de Prüm, abato de la monaĥejo de Prüm, samtempulo de Alano la Granda. Sed laŭ Jean-Christophe Cassard kaj Philippe Tourault pli verŝajne en 890 oni devus loki la batalon kaj la konsekradon de Alano la Granda.

Bibliografio redakti

  • (1994) Naissance de la Bretagne. Géographie historique et structures sociales de la Bretagne méridionale (Nantais et Vannetais) de la fin du VIIIe à la fin du XIIe. Angers: Presses de l'Université d'Angers. ISBN 2-903075-58-1..
  • C.A Picquenard (1907). “Alain le Grand et les anciennes Chroniques”, Bulletin de la Société archéologique du Finistère, p. 220–224.  .
  • C.A Picquenard (1908). “Nouvelles recherches sur le règne d'Alain le Grand”, Bulletin de la Société archéologique du Finistère, p. 134–136. .
  • (1984) La Bretagne des saints et des rois Ve-Xe siècle. Editions Ouest France. ISBN 2-8588-2613-7..

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti