Lanvallay
Lanvallay (jen france, prononco [lɑ̃valɛ], bretone Lanvalae) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2019 en la komunumo vivis 4 195 loĝantoj.
Lanvallay / Lanvalae | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Dinan orienta | ||
Komunumaro | Interkomunumo de Dinan | ||
INSEE kodo | 22118 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 195 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 287 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 27′ N, 2° 2′ U (mapo)48.455277777778-2.0283333333333Koordinatoj: 48° 27′ N, 2° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 76 m [+] | ||
Areo | 14,61 km² (1 461 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
ToponimioRedakti
Lanbalay troviĝas en areo, kie disvastiĝis la britona toponimio. Malgraŭ la manko de malnovaj formoj, Lanvallay ŝajnas esti nomo konsistanta el Lan- (bretonlingve lann, esperantlingve ulekso, sed antaŭlonge ankaŭ erikejo kaj monaĥejo, sama vorto kiel la gaŭldevena franca "lande").
La dua elemento devas esti, kiel plej oftas, nomo de persono aŭ sanktulo. temas verŝajne pri sankta Balay, malnova bretona lingvo Balae (variaĵo Bachla), atestita ankaŭ en la nomo de Ploubalay.
HistorioRedakti
La paroĥo de Lanvallay estis en la dekanlando de Dol, dependanta de la diocezo de Dol kaj estis dediĉita al sankta Méen.
- 1790 : altigita al komunumo
- 1807 : la komunumo Tressaint estis ligita al ĝi
- 1828 : Tressaint estis malligita al ĝi
- La 1-an de januaro 1973 : la komunumoj Tressaint kaj Saint-Solen estis ligitaj al Ploubalay por konsistigi "Grand Lanvallay"
HeraldikoRedakti
Blazono | france D'azur, à sept losanges accolées d'argent, posées 3, 3, 1.
esperante Lazura, kun sep arĝentaj ĉemetitaj romboj, metitaj 3, 3 kaj 1. |
|
---|---|---|
Detaloj | La oficiala situacio de la blazono restas determinota. |
ĜemeliĝoRedakti
- Wangenbourg-Engenthal en Francio ekde 1990
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti