Kastelo de Martonvásár

La Kastelo de Martonvásár (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Brunszvik [brunsvik]) estas impona historia monumento en Hungario, en urbo Martonvásár.

Kastelo de Martonvásár
Aerfoto pri kastelo de Martonvásár

Historio redakti

Nobela familio konstruis teretaĝan nobeldomon inter 1750-aj jaroj. Inter 17831785 ĝi estis pligrandigita. La familio Brunszvik trakonstruis ĝin laŭ klasikismo inter 18221834, samtempe estis konstruita etaĝo. Pli trakonstruo okazis laŭ novgotiko inter 18721875. En 1893 Jozefo Karolo de Habsburgo-Loreno aĉetis la kastelon, post 4 jaroj bierproduktisto aĉetis ĝin. En la sekvaj jardekoj kelkaj negravaj trakonstruoj okazis. En 1945 armea hospitalo funkciis en la kastelo. En 1949 la agrikultura ministerio profitis ĝin, kiel esplora bazo, ekde 1953 la nova posedanto estis Hungara Scienca Akademio, samtempe tie funkcias agrikultura esplora instituto. Pliaj renoviĝoj okazis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. En la kastelo estas videbla memormuzeo pri Ludwig van Beethoven kaj muzeo pri infanĝardenoj, ĉar Teréz Brunszvik establis la unuan hungaran infanĝardenon.

 
Malnova bildo pri la kastelo en Martonvásár
 
Skulptaĵo pri Beethoven

Beethoven kaj familio Brunszvik redakti

En 1799 en Vieno Beethoven instruis pianludi 2 fraŭlinojn Brunszvik. Post jaroj li trifoje vizitis la kastelon, kie li konatiĝis kun la plena familio, kiu nature estis mecenato de la komponisto. Nuntempe subĉiele memorkoncertoj estas aŭdeblaj ĉe la kastelo.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo situas sola en mezo de granda parko. En la malantaŭa parto kapelo aliĝas al la malsimpla konstruaĵo. En la kastelo estis krom Beethoven Franz Liszt, Blanka Teleki, Lajos Batthyány.

Parko redakti

La parko estis kreita kiel pejzaĝa parko. Ĝi estas protektata de 1953. La parko havas rojon, kiu estis ŝveligita per digo, tial lago kun insulo kreiĝis. Sur la insulo estas videbla skulptaĵo pri Beethoven.

Fontoj redakti