En la Romia Imperio, castrum (en pluralo castra, nome fortikaĵo) estis fortikaĵo aŭ milita kampadejo. Eble en esperanto kastrumo La kampadejoj de la romia armeo ĉiam estis konstruitaj laŭ preciza modelo, nome kun rektangula mapo kaj kun du ĉefaj vojoj kiujn interkruciĝis: nome "Cardo Maximus", kiu etendiĝis norde kaj sude, kaj la "Decumanus Maximus" oriente kaj okcidente, kio dividis la kampadejon en kvar egalaj partoj. La avenuoj finiĝis per kvar portaloj. La forumo troviĝis en la intersekco de la "Cardo Maximus" kaj de la "Decumanus Maximus". La resto de la stratoj kaj konstruaĵoj troviĝis paralele al la ĉefaj, kiuj formis modelon de kvadrato uzita multe ankaŭ por urboj.

Restoj de castrum en Israelo.

La romianoj nomigis "castrum" ankaŭ la vilaĝojn aŭ fortikaĵojn fare de aliaj kulturoj kiaj la keltoj, ĉirkaŭitaj de murego cirkla sur montetopinto. Tiusence nuntempe uzatas la ekvivalenta termino remparburgo.

Kampadejoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti