Karolo la 2-a (Hungario)

hungara reĝo kaj kiel Karolo la 3-a estis reĝo en Napolo kaj Sicilio

Karolo la 2-a estis hungara reĝo kaj kiel Karolo la 3-a estis reĝo en Napolo kaj Sicilio. Li havis la epiteton "malgranda", dume en Italio "pacema". Li apartenis al la dinastio Anĵuo-Durazzo.

Karolo la 2-a
Reĝo de Napolo kaj Hungario
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Carlo III
Naskiĝo eble 1354
en Corigliano Calabro
Morto 24-an de februaro 1386 (1386-02-24)
en Visegrád,  Hungara reĝlando
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Székesfehérvár vd
Etno Francoj vd
Lingvoj italahungaralatinakroatanapola vd
Ŝtataneco Reĝlando de NapoloHungara reĝlando vd
Familio
Dinastio Familio Anĵuo-Sicilio vd
Patro Louis of Durazzo, Count of Gravina vd
Patrino Margaret of San Severino vd
Edz(in)o Margaret of Durazzo vd
Infanoj Johanino la 2-a de Napolo • Ladislao la 1-a vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Reĝo de Napolo
Karolo la 3-a
Dum 13821386
Antaŭulo Johana la 1-a
Sekvanto Ladislao
Princo de Aĥeo
Dum 13831386
Antaŭulo Jacques des Baux
Sekvanto Pedro Bordo de San Superano
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Karolo la 2-a
Dum 13851386
Antaŭulo Maria
Sekvanto Sigismondo la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karolo la 2-a

Biografio redakti

Lia naskiĝdato estas necerta (eble 1354), sed en Napolo li naskiĝis. Kiel junulo, li edukiĝis en Hungara reĝlando en korto de Ludoviko la 1-a (Hungario). En 1371 li ricevis la postenon banuso. En 1381 Karolo iĝis reĝo de Napolo kaj Sicilio, sed poste li havis grandan konflikton kun la eklezio, tial li rifuĝis al Hungario. Karolo ĵuris, ke li ne aspiras la hungaran reĝecon, tamen en 1385 li profitis la lokajn konfliktojn kaj akiris la hungaran tronon de Maria. En la sekva jaro atenco okazis kontraŭ li kaj Karolo grave vundiĝis. Poste oni metis lin en malliberejon, kie li preskaŭ tuj mortis en Visegrád. Li postlasis edzinon kaj 3 gefilojn.

La mallonga regado postlasis nenion en la hungara historio. Nur la detalaj historiaj libroj mencias lin.