Giuseppe Quitadamo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Giuseppe QUITADAMO estis itala esperantisto kaj stenografiisto.

Giuseppe Quitadamo
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li gvidis la napolan profesian asocion de stenografiistoj USNEN (Unione Stenografica Naopletana Enrico Noe) kaj eldonis la verkon Stenografia italiana en tri volumoj. En 1924 biografion de pioniro de itala stenografio Enrico Carlo Noë.

Li fondis la Associazione Nazionale Stenografi-Esperantisti ("Nacia Asocio de Esperantistoj-stenografiistoj"), en Napolo en oktobro 1929.

En 1947, kune kun Michele Quitadamo, li mastrumis lernejon pri stenografio en Napolo ĉe la strato via Duomo[1]

Okaze de la internacia stenografia kongreso Intersteno kiu okazis en Milano en 1957, Giuseppe Quitadamo prelegis pri La protektanta sanktulo de la stenografiistoj.[2]

La 17-an de novembro 1957 Giuseppe Quitadamo fondis A.S.C.E.N. - Associazione Stenografica Casertana "Enrico Noe" (Stenografia Kaserta Asocio Enriko Noe) kune kun prof-ino Gabriella Ventura, por la instruado de la stenografio al la junuloj de Kaserto kai ilia allaborigo.[3]

Ĉirkaŭ la jaro 1961 Giuseppe Quitadamo estis direktoro de la dumonata revuo La lettua stenografica (La stenografia legado).

Referencoj redakti

  1. Laŭ atesto [1] Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine de Arturo Scardamaglia, unu el la lernintoj, kiu poste fondis sian propran lernejon en Cassino
  2. http://www.test.intersteno.it/page.php/id_primario-2/id_secondario-34/language-italiano
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-02. Alirita 2010-03-23.