Franca Renesanco (france Renaissance française) estas la historiografia nomigo kiu aludas al la arta kaj kultura movado okazinta en Francio inter fino de la 17a kaj komenco de la 15a jarcentoj (foje markite inter la komenco de la militoj de Italio (1494) kaj la Nanta edikto (1598)). Etapo de la moderna epoko, la Renesanco aperis en Francio post la komenco de la movado en Italio kaj de ties disvastigo al aliaj eŭropaj landoj kaj pro tio oni konsideras ĝin parto de la nomita Norda Renesanco, kiel etendo al la nordo de la Alpoj de la Itala Renesanco, kiu en la unua duono de la 15a jarcento ne havis grandan rezulton en Francio, tiam enmetita en la Centjara milito.

Kastelo de Écouen[1] (1532-1567), unu de la francaj renesancaj châteaux en la Val-d'Oise, desegnita de la arkitekto Jean Bullant por Anne de Montmorency (1492-1567) je lia reveno de la militoj de Italio. Aktuale estas hejmo de la Musée national de la Renaissance.[2]
Portreto de Francisko la 1-a, de Jean Clouet,[3] ĉ. 1527-1530.

Kiel en Italio, ties karakteraj trajtoj estis kontentigo pri la vivo, fido en la Homo, entuziasmo por sciaro, spirito de libera ekzameno. Tiu movado opoziciis al la mensostato de la Mezepoko kaj serĉis novajn formojn de vivo kaj de civilizo. Fakte, la ebloj naskitaj de la disvastigo de la informado pere de la presarto, kaj la malkovro de la Nova Mondo trans la Atlantiko, draste ŝanĝis la mondokoncepton de la tiamaj homoj.[4]

La franca Renesanco estas epoko de pentristoj, de skulptistoj kiuj estis dungitaj de la reĝoj, speciale Francisko la 1-a kaj Henriko la 2-a. Estas la epoko de Leonardo da Vinci, kiu mortis en Clos Lucé, sed ankaŭ de la kreo de la Skolo de Fontainebleau kaj de la alveno de la Mediĉoj al Parizo en la 16a jarcento.[5]

La franca Renesanco estas plej ofte dividita en kvar partoj. La unua estus la stilo Ludoviko la 12-a (1495-1530 proksimume) kiu formas la transiron inter la gotiko kaj la renesanca. Tio videblas jam en 1515, ĉefe en la valo de Luaro, kie la akcepto plena de la itala renesanco okazis pli rapide. Same kiel en Italio, sekvis tri fazoj ĝis la komenco de la 17a jarcento, kiuj finas en la epoko kaj arto nomitaj Manierismo.[6]

Notoj redakti

  1. oficial retejo, fonto citita en fr:château d'Écouen
  2. oficial retejo, fonto citita en fr:Musée national de la Renaissance
  3. Slipo en la Muzeo Luvro
  4. Michelet, Renaissance et Réforme
  5. [1]
  6. Robert DUCHER (1963). FLAMMARION Editeur, eld. Caractéristiques des styles (en francés). fotografía:Pierre Devinoy. Paris. p. 410. ISBN 9782080113597.

Bibliografio redakti

  • Blunt, Anthony. Art and Architecture in France 1500–1700. ISBN 0-300-05314-2.
  • Chastel, André. French Art Vol II: The Renaissance. ISBN 2-08-013583-X.
  • Chastel, André. French Art Vol III: The Ancient Régime. ISBN 2-08-013617-8.
  • Hampton. Timothy. Literature and Nation in the Sixteenth Century: Inventing Renaissance France (2003) 289p.
  • Holt, Mack P. Renaissance and Reformation France: 1500-1648 (The Short Oxford History of France) (2002) excerpt and text search
  • Knecht, R. J. The Rise and Fall of Renaissance France: 1483-1610 (2002) excerpt and text search
  • Pitts, Vincent J. Henri IV of France: His Reign and Age (2008)
  • Potter, David. Renaissance France at War: Armies, Culture and Society, c. 1480-1560, (2008)
  • Robin, Diana; Larsen, Anne R.; and Levin, Carole, eds. Encyclopedia of Women in the Renaissance: Italy, France, and England (2007) 459p.