Skolo de Fontainebleau

Skolo de Fontainebleau estas nomo de du periodoj de la arta historio en Francio.

La unua Skolo de Fontainebleau estis tiu de italaj artistoj kiuj venis en Francio, invititaj de la reĝo Francisko la 1-a por dekori la kastelon de Fontainebleau : Rosso Fiorentino, Primatice, Nicolo Dell'Abbate. Tiuj pentristoj influis multajn artistojn francajn kiel Jean GoujonAntoine Caron.

La dua Skolo de Fontainebleau, dum reĝado de Henriko la 4-a, kunigis artistojn francajn kiel Toussaint Dubreuil kaj Martin Fréminet aŭ flandrajn kiel Ambroise Bosschaert.

Gabriela de Estrées, Nekonata artisto,1594, Parizo, Museo Luvro.
Virino vekiĝanta, Toussaint Dubreuil, fino de la 16-j.Muzeo Louvre.