Napoleono la 3-a

imperiestro de Francio
(Alidirektita el Louis-Napoléon Bonaparte)

Charles-Louis-Napoléon Bonaparte (1808 - 1873), filo de Louis Bonaparte kaj Hortense de Beauharnais, svisa civitano de Salenstein en Kantono Turgovio, estis la unua Prezidento de la Franca Respubliko en 1848 kaj poste la dua imperiestro de la Francoj en 1852 sub la nomo Napoléon la 3-a.

Napoleono la 3-a
Persona informo
Napoléon III
Naskonomo Charles Louis Napoléon Bonaparte
Naskiĝo 20-an de aprilo 1808 (1808-04-20)
en Parizo,  Unua Franca Imperio
Morto 9-an de januaro 1873 (1873-01-09) (64-jaraĝa)
en Chislehurst
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per sepso vd
Tombo Sarcophagus of Emperor Napoleon III vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater École militaire centrale fédérale de Thoune vd
Subskribo Napoleono la 3-a
Familio
Dinastio Familio Bonaparto vd
Patro Ludoviko Bonaparto vd
Patrino Hortense de Beauharnais vd
Gefratoj Napoleono Ludoviko Bonaparto • Napoleono Karolo Bonaparto • Charles de Morny vd
Edz(in)o Eugenia de Montijo vd
Amkunulo Alice Ozy • Eléonore Vergeot vd
Infanoj Napoleono Eŭgeno Ludoviko Bonaparto • Eugène Bure • Alexandre Bure vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Napoleono la 3-a
La Imperiestredzino Eugénia kaj la imperia princo

Vivo redakti

Naskiĝis ene de la Dinastio Bonaparte kiel filo de Louis Bonaparte kaj frato de Napoleono la 1-a, reĝo de Nederlando kaj Hortense de Beauharnais, filino de la Imperiestrino Joséphine. Fariĝis laŭ dinastia rajto, heredando post la sekvaj mortoj de sia pli aĝa frato kaj de Napoleono la 2-a. Sian junecon Napoleono la 3-a pasigis en la Kastelo Arenenberg en la komunumo Salenstein, distrikto Steckborn, Kantono Turgovio, Svislando. Kiel oficiro de la svisa armeo li akiris en la jaro 1832 la civitanecon de Kantono Turgovio kaj tiel de Svislando.

La 29-30-an de januaro 1853 li edziĝis al Eugenia de Montijo (5 majo 1826 – 11 julio 1920), grafino de Teba kaj do lasta Imperiestredzino de la francoj (1853-1870). Ili havis filon, Louis (oficiale Eugène-Louis-Jean-Joseph-Napoléon).

Puĉprovoj redakti

Post diversaj puĉprovoj en la 1830-aj jaroj Louis-Napoléon iris al ekzilo en Usono. Okaze de la morto de sia patrino en la jaro 1837 li revenis al Kastelo Arenenberg en Svislando. Francio postulis de Svislando la tujan ekziligon de Napoleono, sed ĉar li servis kiel oficiro de la svisa armeo kaj estis svisa civitano kaj honora civitano de Turgovio, Svislando rifuzis tion kaj donis pluan azilon al Napoleono.

Karcero redakti

Ek de Anglio Napoleono faris novan puĉprovon, kiu fiaskis la 6-an de aŭgusto 1840 en Boulogne-sur-Mer. Li nun estis kondamnita al dumviva karcero en la fortikaĵo Ham, el kiu li sukcesis fuĝi la 25-an de majo 1846. Pli precize, li eskapis surmetante la vestajojn de pentristo kies nomo estis Badinguet. Pro tio, poste li estis moke alnomita Badinguet. Kaj same la imperiestrino Eugenia de Montijo, Badinguette.

Boustrapa estas alnomo donita al la imperiestro Napoleono la 3-a. Ĉi tiu kromnomo estas formita de la unuaj silaboj de BUlonjo, STRAsburgo kaj PArizo, nome la lokoj en kiuj li klopodis puĉojn.

Prezidento de la franca respubliko redakti

Dum la feburara revolucio en la jaro 1848 li revenis al Francio kaj estis elektita prezidento de la respubliko. Mallonge antaŭ la fino de sia oficperiodo Napoleono faris la 2-an de decembro 1851 ŝtatrenverson, kiu kondukis al sangaj luktoj en la tuta lando. Napoleono venkis en tiuj bataloj kaj la 21-an de decembro 1851 en publika baloto akiris diktatorecajn povojn.

Imperiestra krono redakti

La 21-an de novembro 1852 Napoleono okazigis baloton por la reinstituciigo de la imperieco. En la baloto 7 824 000 francoj voĉdonis kun "Jes" kaj nur 253 000 kun "Ne*. La 2-an de decembro 1852 Napoleono lasis sin deklari imperiestro de la francoj.

Lia regno finiĝis per la Francia-Prusia Milito.

Lia politika filozofio estas miksaĵo de romantikismo, aŭtoritateca liberalismo kaj utopia socialismo. Kvankam dum la lastaj jaroj li estis forta defendanto de la tradiciismo kaj katolika civilizacio.

Vidu ankaŭ redakti