Alice OZY, denaske Julie Justine Pilloy, 6a de aŭgusto 1820, Parizo - 3a de marto 1893, Parizo, estis franca aktorino.

Alice Ozy
Persona informo
Naskonomo Julie Justine Pilloy
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1820 (1820-08-06)
en Parizo
Morto 3-an de marto 1893 (1893-03-03) (72-jaraĝa)
en boulevard Haussmann, 8-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Amkunulo Théodore Chassériau • Edmond About • Henriko de Orleano • Napoleono la 3-aThomas CoutureGustave Doré
Okupo
Okupo teatra aktoro
vdr

Ŝi trapasis malfacilan infanaĝon: separitaj gepatroj, patro kiu ne helpis ilin, sekvado de la aktorina kariero de la patrino, nomadeco, metilernantino de brodado sed suferanta seksajn atakojn estante ankoraŭ 12jaraĝa ktp. Estante 17jaraĝa, ŝi ekkarieris kiel akorino en vodevilo.

Alice Ozy fare de Théodore Chassériau, en 1849.

Dum la 1840-aj jaroj ŝi sukcesis en tre diversaj roloj kiel aktorino, dancistino kaj kantistino. Samtempe ŝi riĉiĝis kaj entreprenis diversajn amaferojn kun gravuloj, kiel la estonta imperiestro Louis-Napoléon Bonaparte,[1] la pentristoj Théodore Chassériau kaj Thomas Couture, la verkisto Edmond About, kaj Gustave Doré. Ekde 1843 ŝi amikiĝis kaj kunlaboris kun Théophile Gautier.[2][3] En tiu epoko ŝi foje pozis nuda por pentristoj kaj aperis iom nudece dum ludado, kio estas iom skandala por la epoko. Sed ŝiaj riĉo kaj gravaj amikoj protektis ŝin.

En 1847, Victor Hugo klopodis seksallogi ŝin kaj proponis al ŝi eniri en la Comédie-Française por ludi Maguelonne en Le roi s'amuse, sed ŝi malakceptis kaj anstataŭ kun la patro entreprenis rilaton trimonatan kun lia filo Charles Hugo.[4]

Ekde 1855 ŝi retiriĝis el la etoso de teatro kaj vivis kiel negocistino, kun rilatoj al gravaj bankistoj. Nur inter 1864 kaj 1867 ŝi denove revenis al teatro sed jam por ludi rolojn de aĝulinoj.[5]

Notoj redakti

  1. Napoléon III ou l’Empire des sens, Paris, Belfond, 2008 (ISBN 978-2-71444-849-1).
  2. Louis Loviot, Alice Ozy, Paris, Les Bibliophiles fantaisistes, 1910, 123 p., p. 15.
  3. Jules Bertaut, Napoléon III secret, Paris, Bernard Grasset, 1939, p. 106.
  4. Louis Loviot, Alice Ozy, pp. 37-40.
  5. Louis Loviot, Alice Ozy.

Bibliografio redakti

  • Lucy Augé, Une muse romantique, Alice Ozy et Théodore Chassériau, Paris, 1925.
  • Louis Loviot, Alice Ozy, Paris, Les Bibliophiles fantaisistes, 1910, 123 p., 1 vol. (4 pl.) in-8°.
  • Jean-Louis Vaudoyer, Alice Ozy ou l’Aspasie Moderne, vol. 8, Paris, Trémois, coll. « La Galerie des Grandes Courtisanes », 1930, 111 p., 8 portraits ; 20 cm (OCLC 9850425).