Charles Hugo
Charles-Victor HUGO (4a de novembro 1826 – 13a de marto 1871) estis franca ĵurnalisto, fotisto kaj la dua filo de la romanisto Victor Hugo kaj de lia edzino Adèle Foucher.
Charles Hugo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Charles Hugo | |||||
Naskiĝo | 4-an de novembro 1826 en Parizo | ||||
Morto | 13-an de marto 1871 (44-jara) en Bordeaux | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Lycée Charlemagne [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Victor Hugo [#] | ||||
Patrino | Adèle Foucher [#] | ||||
Gefratoj | Léopoldine Hugo • Adèle Hugo • François-Victor Hugo [#] | ||||
Edz(in)o | Alice Lehaene [#] | ||||
Infanoj | Georges-Victor Hugo • Jeanne Hugo [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • fotisto • publikigisto [#] | ||||
Laborkampo | literaturo • opinia ĵurnalismo • fotografio [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
BiografioRedakti
Charles entreprenis luktadon kontraŭ la mortopuno en 1851 kaj estis procesita kaj enprizonigita dum ses monatoj pro artikolo en la gazeto L'Evénement. Lia patro Victor Hugo faris memorindan diskurson en lia defendo la 10an de junio 1851.[1]
Kiam Louis-Napoleon enpoviĝis en 1851, Charles-Victor aliĝis al sia patro en volonta ekzilo en Ĵerzejo kaj Gernezejo, kaj kun Auguste Vacquerie kaj sia frato François-Victor Hugo li fotis sian familion kaj amikojn, intence al publikigo de libro titolita Jersey et les îles de la Manche, kun poezio kaj desegnoj de Victor-Marie, prozo de Vacquerie, Charles-Victor, kaj de sia frato, François.
En 1868 li entreprenis kun sia frato François-Victor la gazeton Le Rappel.
Li mortis pro koratako dum lia patro atendis lin por vespermanĝo.[2]
FotaroRedakti
Victor Hugo sur la rocher des procrits en Jersey, 1852.
Auguste Vacquerie, Jersey, ĉirkaŭ 1854.
NotojRedakti
- ↑ Julia Kristeva (20a de decembro 2011). The Severed Head: Capital Visions. Columbia University Press. pp. 100–. ISBN 978-0-231-53038-5.
- ↑ Victor Hugo (16a de februaro 2017). [ The Memoirs of Victor Hugo.] Read Books Limited. pp. 223–. ISBN 978-1-4733-5031-1.
BibliografioRedakti
- F. Heilbrun & D.Molinari, En collaboration avec le soleil, Victor Hugo, photographies de l'exil, Paris-Musées, 1998
Eksteraj ligilojRedakti
- Familiarbo de Victor Hugo[rompita ligilo]