Adèle FOUCHER (27a de septembro 1803 - 27a de aŭgusto 1868) estis la edzino de la franca verkisto Victor Hugo, kiun ŝi konis ekde la infanaĝo. Ŝia rilato kun la kritikisto Charles-Augustin Sainte-Beuve iĝis materialo por la romano de 1834 de Sainte-Beuve, nome Volupté. Adèle verkis biografion de sia edzo, publikigita en 1863.[1]

Adèle Foucher
Persona informo
Adèle Foucher
Naskonomo Adèle Julie Victoire Marie Foucher
Naskiĝo 27-an de septembro 1803 (1803-09-27)
en Parizo
Morto 27-an de aŭgusto 1868 (1868-08-27) (64-jaraĝa)
en Bruselo
Tombo Villequier vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Gefratoj Paul Foucher • Victor Foucher vd
Edz(in)o Victor Hugo vd
Amkunulo Charles-Augustin Sainte-Beuve vd
Infanoj Léopoldine HugoCharles HugoFrançois-Victor Hugo • Adèle Hugo vd
Profesio
Okupo biografo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Adèle Foucher naskiĝis en Parizo, filino de Pierre Foucher, amiko de la gepatroj de Victor Hugo. La frato de Adèle, Paul Foucher, helpis Hugo ŝajnigante sin kiel aŭtoro de lia teatraĵo "Amy Robsart", kiu neniam estis publikigita. Paul poste produktis sukcesan adapton al teatro de la romano de Hugo Notre-Dame de Paris.[2]

Dum ilia amafero, Hugo verkis ĉirkaŭ 200 am-leterojn al Adèle, el kiuj plej multaj estis publikigitaj. La paro geedziĝis la 12an de oktobro 1822. Ankaŭ la frato de Victor, nome Eugène Hugo, amis Adèle, kaj suferis mensan frapon pro la edziniĝo al Victor.[3][4]

La unua filo de Adèle kaj Victor, nome Léopold, naskiĝis en 1823, sed mortis tro frue. Poste venis filino, nome Léopoldine, naskiĝinta en 1824. Léopoldine mortis tragedie en 1843, tuj post sia geedziĝo, kio okazigis grandan doloron al iliaj gepatroj, kaj inspiris multajn poemojn fare de ŝia patro, speciale tiujn enhavitajn en "La Kontemploj".[5]

Alia filo, nome Charles, naskiĝis en 1826, sekvita de François-Victor en 1828, kaj de alia filino, Adèle Hugo, en 1830. Tiam Hugo jam havis reputacion kiel poeto kaj romanisto. Tuj post la nasko de sia lasta filo, Adèle ĉesis havi amrilaton kun sia edzo kaj komencis ekstergeedzan amaferon kun la amiko de Hugo nome Sainte-Beuve, kiu pluis ĝis 1837.[6][7]

En 1833, Victor Hugo ekrilatis kun Juliette Drouet, kiu iĝis lia ama(n)tino por longe. Reage, Adèle laŭgrade finigis sian amaferon kun Sainte-Beuve. Kvankam Hugo ekkonsideris divorcon el Adèle iam, ili plue estis geedzoj, kaj poste, kiam ili loĝis en la insulo Gernezejo, okazis ia amikeco inter la edzino kaj la amantino.[8][9]

Post periodo de politika aktiveco en la 1840-aj jaroj, Victor Hugo estis persekutita de la nova estro de Francio, nome Napoleono la 3-a, kaj foriris el la lando, iris unue al Bruselo kaj poste al la insulo Ĵerzejo. En oktobro 1855, ekloĝis en Hauteville House en Sanktapetrurbo, Gernezejo, kaj portis tien sian familion loĝi kun li.

La biografio de Adèle pri sia edzo, Victor Hugo raconté par un témoin de sa vie, estis publikigita en 1863, kaj rimarkindas, ĉar ŝi rakontas nenion pri la ekstergeedzaj amaferoj de Victor.[10]

Notoj redakti

  1. Rosemary Lloyd (1996). Revolutions in Writing: Readings in Nineteenth-century French Prose. Indiana University Press. p. 24. ISBN 0-253-33054-8. Alirita la 14an de septembro 2020.
  2. Alfred Barbou (Julio 2001). Victor Hugo and His Times. The Minerva Group, Inc. p. 120. ISBN 978-0-89875-478-0.
  3. Henry Mills Alden; Frederick Lewis Allen; Lee Foster Hartman (1901). Harper's Magazine. Harper's Magazine Foundation. p. 162.
  4. John Andrew Frey (1999). A Victor Hugo Encyclopedia. Greenwood Publishing Group. p. 137. ISBN 978-0-313-29896-7.
  5. Victor Hugo (2002). Selected Poetry. Psychology Press. p. 280. ISBN 978-0-415-94076-4.
  6. Kathryn M. Grossman (1986). The Early Novels of Victor Hugo: Towards a Poetics of Harmony. Librairie Droz. p. 160. ISBN 978-2-600-03622-1.
  7. Leslie Smith Dow (1993). Adele Hugo. Goose Lane. p. 26. ISBN 978-0-86492-168-0.
  8. Anne-Martin Fugier, Victor Hugo : la face cachée du grand homme, Secrets d'histoire on France 2 (television), 10a de julio 2012.
  9. Louis Guimbaud; Juliette Drouet (2012). Juliette Drouet's Love-Letters to Victor Hugo: Edited with a Biography of Juliette Drouet. Stanley Paul & Co. p. 87. GGKEY:25J2X22WTG3.
  10. John Andrew Frey (1999). A Victor Hugo Encyclopedia. Greenwood Publishing Group. p. 109. ISBN 978-0-313-29896-7.