Samuel P. Huntington

usona politiksciencisto

Samuel Phillips HUNTINGTON (naskiĝis la 18-an de aprilo 1927, mortis la 24-an de decembro 2008) estis usona politika sciencisto, konsilisto kaj universitata profesoro. Li pasigis pli ol duonon da jarcento ĉe la Universitato Harvard, kie li estis direktoro de la Harvarda Centro por Internaciaj Aferoj kaj profesoro de la Albert J. Weatheread III Universitato. Dum la prezidenteco de Jimmy Carter, Huntington estis the Kunordiganto de Sekurecplanado por la Nacia Sekureckonsilantaro de la Blanka Domo. Li estis plej bone konata pro sia teorio de 1993, nome "Kontraŭstaro inter Civilizacioj", de post-Malvarma Milito nova mondordo. Li argumentis, ke futuraj militoj ne estos luktataj inter landoj, sed inter kulturoj, kaj ke la Islama ekstremismo estus la plej granda minaco al la monda paco. Oni konsideras, ke Huntington helpis formi la Usonajn vidpunktojn pri civil-militistaj rilatoj, politika disvolvigo, kaj kompara registarado.[1]

Samuel P. Huntington
Persona informo
Samuel P. Huntington
Naskonomo Samuel Phillips Huntington
Naskiĝo 18-an de aprilo 1927 (1927-04-18)
en Nov-Jorko
Morto 24-an de decembro 2008 (2008-12-24) (81-jaraĝa)
en Martha's Vineyard
Mortis per diabeto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato YaleUniversitato de Ĉikago • Stuyvesant High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Patrino Dorothy Sanborn Phillips vd
Edz(in)o Nancy Arkelyan Huntington vd
Profesio
Okupo filozofo • geopolitikisto • politikologo • verkisto • universitata instruisto • sociologoekonomikisto vd
Laborkampo internaciaj rilatoj vd
Verkado
Verkoj The Third Wave: Democratization in the Late Twentieth Century ❦
Kontraŭstaro inter Civilizacioj ❦
Who Are We? The Challenges to America's National Identity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kontraŭstaro inter Civilizacioj estas teorio, proponita de Huntington, ke popolaj kultura kaj religia identeco fariĝos ĉeffonto por konfliktoj en la post-malvarmmilita mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Lewin, Tamar (28a de Decembro, 2008). "Samuel P. Huntington, 81, Political Scientist, Is Dead". The New York Times. [1] Alirita la 26an de Aŭgusto 2018.