Kontraŭstaro inter Civilizacioj

Kontraŭstaro inter Civilizacioj estas teorio, proponita de politika sciencisto Samuel P. Huntington, ke popolaj kultura kaj religia identeco fariĝos ĉeffonto por konfliktoj en la post-malvarmmilita mondo.

The Clash of Civilizations
skribita verko • teorio
Aŭtoroj
Aŭtoro Samuel Phillips Huntington
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1996
Eldonejo Simon & Schuster
Ĝenro desegnaĵoInternacia politiko
vdr

La teorio unue formiĝis en 1992-a prelego ĉe American Enterprise Institute, de kio poste li ellaboris je 1993 artikolon en Foreign Affairs, titolitan "La Kontraŭstaro inter Civilizacioj?" kiel respondo al 1992-a libro de Francis Fukuyama, La Fino de Historio kaj la Lasta Homo. Huntington pliposte larĝigis sian tezon en 1996-a libro, "Kontraŭstaro inter Civilizacioj kaj Refaro de Monda Ordo".

La terminon mem kreis Bernard Lewis en sia artikolo je Septembro, 1990, en gazeto The Atlantic Monthly, titolita La Radiko de Islamana Furiozeco.

Superrigardo redakti

Huntington komencis sian teorion kontrolinte diversajn aliajn teoriojn pri naturo de tutmonda politiko post la malvarma milito. Iuj verkantoj argumentis, ke nur homaj rajtoj, liberalismo, demokratio kaj kapitalisma merkata ekonomio estas la unusola ebla ideologio por ŝtatoj dum la post-malvarmmilita periodo. Precipe, Francis Fukuyama argumentis, ke la mondo proksimiĝis al la "Fino de Historio", je hegela senco.

Huntington kredis, ke dum la batalo inter ideologioj ja finiĝas, la mondo tamen simple revenos al normala stato, kie konfliktas la kulturoj. En sia tezo, li argumentis ke la ĉeffonto de estonta konflikto okazos por kulturaj aŭ religiaj kaŭzoj.

Krome, li kredis la koncepto de diversaj civilizacioj, la plej altnivelaj klasoj de kultura identeco, utilus pli kaj pli por analizi la eblon de konfliktoj.

Proponitaj civilizacioj redakti

 
Civilizacioj laŭ Huntington

Huntington-a tezo pri civilizacia kontraŭstaro redakti

Modernigado, okcidentigado, kaj "ŝiritaj landoj" redakti

Kritiko redakti

Malo de tiu teorio estus la Renkonto inter Civilizacioj kiu defendus la nepron alproksimigi civilizaciojn per interkomprenigo de ĉiuj ĉirkaŭaj por eviti kontraŭstarojn, miskomprenoj kaj sekvaj konfliktoj. Multaj registaroj tutmondaj apogas almenaŭ diplomatie tiun eblon.

Vidu ankaŭ redakti