Batalo de Tours

Batalo batalita en 732 fare de merovingaj frankoj kontraŭ la Umajjad Kaliflando

La Batalo de Tours (Oktobro de 732),[1] nomita ankaŭ Batalo de Poitiers kaj en araba معركة بلاط الشهداء (ma'arakat Balâṭ ash-Shuhadâ - Batalo de la Palaco de Martiroj)[2][3][4] okazis en areo inter la urboj Poitiers kaj Tours, en nord-centra Francio, ĉe la vilaĝo Moussais-la-Bataille, je ĉirkaŭ 20 km nordoriente de Poitiers. La loko de la batalo estis proksima al la limo inter la regno de la Frankoj kaj la tiama sendependa Akvitanio. La batalo kunigis trupojn Frankajn kaj Burgonjajn[5][6] sub estreco de la majordomo de Aŭstrazio Karolo Martelo, kontraŭ armeo de la Umajida kaliflando estre de Abdul Rahman Al Gafiki, ĝenerala guberniestro de al-Andalus.

Karolo Martelo en la Batalo de PoitiersBatalo de Tours (Oktobro de 732).
Karolo Martelo en la Batalo de PoitiersBatalo de Tours (Oktobro de 732) en la Grandaj Kronikoj de Francio
Karolo Martelo en la Batalo de PoitiersBatalo de Tours (Oktobro de 732).

La Frankoj estis venkaj. Abdul Rahman Al Gafiki estis murdita, kaj Karlo sekven etendis sian aŭtoritaton sude. Kronikistoj de la 9a jarcento, kiu interpretis la rezulton de la batalo kiel dia providenco en ilia favoro, havigis al Karlo sian kromnomon Martellus ("La Martelo"), eble memore al Judaso Makabeo ("La Martelisto") de la Makabea ribelo.[7][8] Detaloj de la batalo, kiaj ties precizaj loko kaj nombro de luktantoj, ne povis esti determinitaj el rakontoj kiuj postvivis. Rimarkinde la Frankaj trupoj venkis en la batalo sen kavalerio.[9]

Poste kristanaj kronikistoj kaj historiistoj de antaŭ la 20a jarcento konsideris Karlon Martel kiel savinto de la kristanaro, kaj la batalon kiel decida ŝanĝo en la luktado kontraŭ Islamo, lukto kiu konservis kristanismon kiel religio de Eŭropo; laŭ la moderna milithistoriisto Victor Davis Hanson, "plej el la historiistoj de la 18a kaj 19a jarcentoj, kiel Gibbon, vidis Poitiers (Tours), kiel mejlŝtona batalo kiu markis la supran tajdopunkton de la islama avanco en Eŭropon."[10] Leopold von Ranke opiniis, ke "Poitiers estis la ŝanĝopunkto de unu el plej gravaj epokoj en la historio de la mondo."[11]

Aliaj modernaj historiistoj, kontraste, estas dividitaj pri la gravo de la batalo, kaj estas ankaŭ konsiderinda malkonsento ĉu tiu venko estis responsa —kiel Gibbon kaj lia generacio de historiistoj postulis, kaj multaj modernaj historiistoj akceptis— de la savado de la kristanaro kaj de la haltigo al la konkero de Eŭropo fare de Islamo; tamen estas malmulta disputo ĉu tiu batalo helpis bazigi la fondojn de la Karolida Imperio kaj de la hegemonio de Frankoj en Eŭropo por la venonta jarcento. Plej historiistoj interkonsentas, ke "la setlado de la franka povo en okcidenta Eŭropo ŝanĝis la futuron de la kontinento kaj la Batalo de Tours konfirmis tiun povon."[12]

Referencoj redakti

  1. Oman, 1960, p. 167, havigas la tradician daton de la 10a de oktobro, 732. Lynn White, Jr., Medieval Technology and Social Change, 1962, citante M. Baudot, 1955, kaj la 17a de oktobro 733. Roger Collins, The Arab Conquest of Spain, 1989, konkludas "late (October?) 733" baze sur "likely" fikso de dato de la sukcedanto de Abdul Rahman, kiu estis murdita dum la batalo. Vidu White, p. 3, noto 3, kaj Collins, pp. 90-91.
  2. Arablingvaj vortaroj: Al-Ghani Dictionary, Al-Ra-ed Dictionary, kaj Al-Waseit Dictionary mencias ke la signifo de "Balat" estas Palaco de reĝo
  3. La origino de la araba vorto Balat estas la sama de la latina vorto Palatium, kaj de la angla vorto Palace (respektive esperante palaco)
  4. Balat AL-Ŝuhada, estre de Abd Ar-Rahman Al-Ghafiqi, de Dro. Ŝaŭki Abu Ĥalil, publikigita en Dar Al-Fekr, Damasko, Sirio, kaj Dar Al-Fekr Al-Mo-aser, Beiruto, Libano. "Tria Eldono". ISBN 1-57547-503-0. Paĝo: 32 : la vorto "Balat" signifas palacon de reĝo
  5. Bachrach, 2001, p. 276.
  6. Fouracre, 2002, p. 87 citante Vita Eucherii, eld. W. Levison, Monumenta Germaniæ Historica, Scriptores Rerum Merovingicarum VII, pp. 46–53, ch. 8, pp. 49–50; Gesta Episcoporum Autissiodorensium, elprenaĵoj eld. G. Waitz, Monumenta Germaniae Historica, Scriptores XIII, pp. 394–400, ĉ. 27, p. 394.
  7. Riche, 1993, p. 44.
  8. Hanson, 2001, p. 143.
  9. Schoenfeld, 2001, p. 366.
  10. Hanson, 2001, p. 166.
  11. Ranke, Leopold von. "History of the Reformation", vol. 1, 5
  12. Davis, 1999, p. 106.

Literaturo redakti

  • Arabs, Franks, and the Battle of Tours, 732: Three Accounts Arkivigite je 2014-10-11 per la retarkivo Wayback Machine el Internet Medieval Sourcebook
  • Bachrach, Bernard S. (2001). Early Carolingian Warfare: Prelude to Empire. University of Pennsylvania Press. ISBN 0-8122-3533-9
  • Barbero, Alessandro (2004). Charlemagne: Father of a Continent. University of California Press. ISBN 0-520-23943-1
  • Bede, Giles, John Allen, Stevens, John, Gurney, Anna kaj Petrie, Henry (1847). The Venerable Bede's Ecclesiastical History of England. H. G. Bohn.
  • Bennett, Bradsbury, Devries, Dickie and Jestice, Fighting Techniques of the Medieval World
  • Coppée, Henry. (2002) History of the Conquest of Spain by the Arab Moors, With a Sketch of the Civilization Which They Achieved, and Imparted to Europe Vol II. Gorgias Press. ISBN 1-931956-94-4.
  • Cowley, Robert kaj Parker, Geoffrey (Eds.). (2001). The Reader's Companion to Military History. Houghton Mifflin Books. ISBN 0-618-12742-9
  • Creasy, Edward Shepherd (1851/2001). Decisive Battles of the World. Simon Publications. ISBN 1-931541-81-7
  • Davis, Paul K. (1999) "100 Decisive Battles From Ancient Times to the Present" ISBN 0-19-514366-3
  • Eggenberger, David (1985). An Encyclopedia of Battles: Accounts of Over 1,560 Battles from 1479 B.C. to the Present. Courier Dover Publications. ISBN 0-486-24913-1
  • Fouracre, Paul (2000). The Age of Charles Martel. Pearson Education. ISBN 0-582-06476-7
  • Gibbon, Edward The Battle of Tours[rompita ligilo], Decline and Fall of the Roman Empire
  • Grant, Michael History of Rome
  • Grunebaum, Gustave von (2005). Classical Islam: A History, 600 A.D. to 1258 A.D. Aldine Transaction. ISBN 0-202-30767-0
  • Hanson, Victor Davis. Carnage and Culture: Landmark Battles in the Rise of Western Power. Anchor Books, 2001. Published in the UK as Why the West has Won. Faber and Faber, 2001. ISBN 0-571-21640-4
  • Hitti, Philip Khuri (2002). History of Syria Including Lebanon and Palestine. Gorgias Press LLC. ISBN 1-931956-61-8
  • Hooker, Richard "Civil War and the Umayyads" Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Lewis, Bernard (1994). Islam and the West. Oxford University Press. ISBN 0-19-509061-6
  • Martin, Robert W. "The Battle of Tours is still felt today" Arkivigite je 2005-10-18 per la retarkivo Wayback Machine, el about.com
  • Mastnak, Tomaž (2002). Crusading Peace: Christendom, the Muslim World, and Western Political Order. University of California Press. ISBN 0-520-22635-6
  • Oman, Charles W. (1960). Art of War in the Middle Ages A. D. 378-1515. Cornell University Press. ISBN 0-8014-9062-6
  • Poke, The Battle of Tours, from the book Fifteen Decisive Battles of the World From Marathon to Waterloo by Sir Edward Creasy, MA
  • Reagan, Geoffrey, The Guinness Book of Decisive Battles, Canopy Books, New York (1992) ISBN 1-55859-431-0
  • Riche, Paul (1993). The Carolingians: A Family Who Forged Europe. University of Pennsylvania Press. ISBN 0-8122-1342-4
  • Roberts, J.M. (2003) The New History of the World Oxford University Press. ISBN 0-19-521927-9
  • Santosuosso, Antonio. (2004) Barbarians, Marauders, and Infidels. Westview Press. ISBN 0-8133-9153-9.

Eksteraj ligiloj redakti