Fina Mezepoko

periodo de eŭropa historio inter la 14-a kaj 15-a jarcentoj
(Alidirektita el Malfrua Mezepoko)

Kiel fina mezepoko oni nomas en la mezepokismo la epokon daŭrantan ekde la mezo de la 13-a jarcento ĝis la komenco de la 16-a jarcento en la mezepoko, do proksimume de 1250 ĝis 1500. Ĝi sekvis post la nomita Meza mezepoko kaj antaŭis la komencon de la moderna epoko (kaj en multo de Eŭropo, de la Renesanco).[1]

Kamparanoj preparante kampon por vintro per erpilo kaj semante vintran grenon. La fono montras la Luvran kastelon, ĉ. 1410.

Priskribo redakti

Ĉirkaŭ 1300, jarcentoj de prospero kaj kresko en Eŭropo venis al halto. Serio de malsategoj kaj plagoj, kiel la Granda malsatego de 1315-1317 kaj la Nigra morto, malpliigis la loĝantaron al ĉirkaŭ duono de tio kio estis antaŭ la katastrofoj.[2] Kun la senhomigo venis socia maltrankilo kaj endemia milito-stato. Francio kaj Anglio suferis gravajn kamparanajn ribelojn, kiel tiuj de la Jacquerie kaj de la Angla kamparana ribelo, same kiel ĉirkaŭ unu jarcento de intermita konfliktaro, nome la Centjara milito. Aldone al multaj problemoj de la periodo, la unueco de la Katolika Eklezio estis portempe maltrankviligita de la okcidenta skismo. Kolektive, tiuj okazaĵoj estas foje nomataj Krizo de la Fina Mezepoko.[3]

Spite la krizojn, la 14a jarcento estis ankaŭ epoko de granda progreso en artoj kaj sciencoj. Laŭ plinoviga intereso en antikvaj grekaj kaj latinaj tektoj kiuj devenis el la Frua Mezepoko, ekis la Itala Renesanco. La akcepto de klasikaj tekstoj jam estis startinta antaŭ la Renesanco de la 12-a jarcento pere de kontaktoj kun Araboj dum la Krucmilitoj, sed la disponeblo de gravaj grekaj tekstoj akceliĝis pro la Konkero de Konstantinopolo fare de la Otomanaj Turkoj, kiam multaj Bizancaj fakuloj devis serĉi rifuĝon en Okcidento, partikulare en Italio.[4]

 
Fresko de Domenico di Michelino: Dante kaj la tri regnoj en la katedralo Santa Maria del Fiore.

Kombine kun tiu influo de klasikaj ideoj estis la invento de la presado, kio faciligis la disvastigon de la presita parolo kaj demokratiigis la lernadon. Tiuj du aferoj kondukis poste al la Protestanta Reformacio. Fine de la periodo, ekis la Epoko de Malkovroj. La etendo de la Otomana Imperio malhelpis la komercajn eblojn kun Oriento. Eŭropanoj estis devigitaj serĉi novajn komercvojojn, kio kondukis al la hispana ekspedicio estrita de Kristoforo Kolumbo al Ameriko en 1492 kaj al la veturo de Vasco da Gama al Afriko kaj al Hindio en 1498. Iliaj malkovroj plifortigis la ekonomion kaj la povon de la landoj de Eŭropo.

Tiuj ŝanĝoj kiuj kondukis al tiuj disvolvigoj kondukis al multaj fakuloj al rigardo de tiu periodo kiel la fino de la Mezepoko kaj la komenco de la moderna epoko kaj de la moderna Eŭropo. Tamen, tiu divido estas iome artefarita, ĉar la antikva sciaro neniam estis tute foresta el la socio eŭropa. Kiel rezulto, oni parolas pri kontinueca disvolvigo inter la Antikva epoko (tra la Grek-romia antikvo) kaj la moderna epoko. Kelkaj historiistoj, partikulare en Italio, preferas ne paroli pri Fina Mezepoko entute, sed pli bone vidi tiun finan periodon de la Mezepoko kiel transiro al la Renesanco kaj al la moderna epoko.

Bildaro redakti

|}

Notoj redakti

  1. Wallace K. Ferguson, Europe in transition, 1300-1520 (1962) rete Alirita la 30an de novembro 2019.
  2. Austin Alchon, Suzanne (2003). A pest in the land: new world epidemics in a global perspective. University of New Mexico Press. p. 21. (ISBN 0-8263-2871-7).
  3. Norman Cantor, The Civilization of the Middle Ages (1994) p. 480.
  4. Cantor, p. 594.

Bibliografio redakti

  • The New Cambridge Medieval History, vol. 6: c. 1300 – c. 1415, (2000). Michael Jones (eld.), Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-36290-3.
  • The New Cambridge Medieval History, vol. 7: c. 1415 – c. 1500, (1998). Christopher Allmand (eld.), Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-38296-3.
  • Brady, Thomas A., Jr., Heiko A. Oberman, James D. Tracy (eld.) (1994). Handbook of European History, 1400–1600: Late Middle Ages, Renaissance and Reformation. Leiden, New York: E.J. Brill. ISBN 90-04-09762-7.
  • Cantor, Norman (1994). The Civilization of the Middle Ages. New York: Harper Perennial. ISBN 0-06-017033-6.
  • Ferguson, Wallace K. Europe in transition, 1300-1520 (1962) rete.
  • Hay, Denys (1988). Europe in the Fourteenth and Fifteenth Centuries (2nd eld.). London: Longman. ISBN 0-582-49179-7.
  • Hollister, C. Warren (2005). Medieval Europe: A Short History (10th ed.). McGraw-Hill Higher Education. ISBN 0-07-295515-5.
  • Holmes, George (ed.) (2001). The Oxford History of Medieval Europe (New eld.). Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-280133-3.
  • Keen, Maurice (1991). The Penguin History of Medieval Europe (New eld.). London: Penguin Books. ISBN 0-14-013630-4.
  • Koenigsberger, H.G. Medieval Europe 400 - 1500 (1987) resumo
  • Le Goff, Jacques (2005). The Birth of Europe: 400–1500. WileyBlackwell. ISBN 0-631-22888-8.
  • Waley, Daniel; Denley, Peter (2001). Later Medieval Europe: 1250–1520 (3rd ed.). London: Longman. ISBN 0-582-25831-6.

Eksteraj ligiloj redakti