Domenico di Michelino

Domenico di Michelino (nask. 1417 en Florenco; mortis 1491 samloke) estis itala pentristo de la Florenca Skolo kaj lerninto de la fama Fra Angelico.

Domenico di Michelino
Fresko de Michelino Dante kaj la tri regnoj en la katedralo Santa Maria del Fiore
Fresko de Michelino Dante kaj la tri regnoj en la katedralo Santa Maria del Fiore
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1417 (1417-01-01)
en Florenco
Morto 18-an de aprilo 1491 (1491-04-18) (74-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Infanoj 2
Okupo
Okupo pentristo
vdr

La kromnomo de Domenico alludas sian unuan instruiston, eburskulptiston nomitan Michelino. Domenico estis elektita en 1442 membro de la Compagnia di San Luca kaj aliĝis en 1444 al la Arte dei Medici e degli Speziali.

Michelino precipe pentris scenojn el la Biblio. Lia plej konata verko troviĝas en la katedralo de Florenco, nomita Santa Maria del Fiore, i.a. Dante kaj la tri regnoj kun Dante Alighieri. La pentraĵo montras historian panoramon de la urbo Florenco ĉirkaŭ la jaro 1465 kaj scenojn el la Divina Commedia (Dia Komedio) de Dante: la infero, la monton de la purgatorio kaj la surtera paradizo (Edeno) kun Adamo kaj Eva.