Malkoloniigo de Afriko

(Alidirektita el Sendependiĝo de Afriko)

La malkoloniigo de Afrikosendependiĝo estis procezo de sendependiĝo de la diversaj afrikaj ŝtatoj kiuj okazis, ĉefe, post la Dua Mondmilito, kvankam Liberio, fondita libere meze de la 19-a jarcento, povas esti konsiderata la unuan afrikan ŝtaton malkoloniigita.

Animaciita mapo montras la ordon de sendependigo de afrikaj nacioj, 1950–2011.
Datoj de sendependiĝo de afrikaj landoj.

La plejparto de Afriko estis estinta koloniigita dum la Disdivido de Afriko, meze de la periodo konata kiel Nova Imperiismo, dum la dua duono de la 19-a jarcento. Post la Unua Mondmilito, la afrikaj sendependaj movadoj pligraviĝis, kio kristaliĝos en la procezo de malkoloniigo. En kelkaj landoj la sendependon oni atingis per paca maniero, dum en multaj aliaj oni atingis ĝin per la uzado de armiloj kaj perforto. Inter tiuj laste aluditaj, la Milito de Alĝerio (1954-62) kaj la Portugala kolonia milito estis la plej perfortaj.

En 1958, la Franca Unio iĝis la Franca Komunumo, kun elstara escepto de Gvineo, kiu decidis sian sendependiĝon per referendumo; post du jaroj ĉiuj la kolonioj el la franca kolonia imperio sendependiĝis. La malkoloniigo, tamen, ne finis ĝis la sendependiĝo de Namibio en 1990.

Antaŭaĵoj redakti

Dum la Disdivido de Afriko en la 19-a jarcento, la eŭropaj potencoj dislimigis Afrikon dum la Konferenco de Berlino de 1884 kaj 1885. Jam en 1905, la tuta Afriko estis kontrolita de eŭropaj estaĵoj. Britio kaj Francio havis pli da posedaĵoj, sed ankaŭ Germanio, Hispanio, Italio, Belgio kaj Portugalio havis koloniojn. La konsekvencoj de tiu procezo de koloniigo estis diversaj, kiel la perdo de naturaj resursoj, ekonomia degradado, kultura konfuzigo, geopolitika misdivido kaj politika subpremo. Tamen, la eŭropa regado ankaŭ kunportis pli bonajn ŝoseojn, fervojojn, havenojn, hospitalojn, edukadon kaj modernajn sistemojn por la agrikulturo.

Kaŭzoj redakti

 
Sovetunia poŝtmarko de Nkrumah

La malkoloniigo de Afriko baziĝas sur tri diversaj cirkonstancoj: la deziro de la indiĝenaj popoloj sendependiĝi, la eŭropa malatento pri la mondaj aferoj kaj la popola malemo kontraŭ la rasismo kaj la malegaleco.

La afrika deziro sendependiĝi baziĝis sur la observo de la sukcesa revolucio, kaj sinsekva memregistaro, de Barato, estrita de Gandhi.

Due, la malkoloniigo okazis en la internacia etoso de la Malvarma Milito. Pro la klopodoj faritaj de la Sovetunio por disvastigi sian komunisman ideologion, la eŭropaj potencoj timis, ke siaj kolonioj iris al la komunismo kiel radikala maniero atingi la sendependiĝon.

La rasismo estis la tria cirkonstanco kiu tuŝis la malkoloniigan procezon. La afrikaj kolonioj, diference de la amerikaj kolonioj, ne havis gravan rasan mikson, ĉar la eŭropaj kolonoj ne setlis kaj miksiĝis familie kun la indiĝenoj. Male, la rasaj antaŭjuĝoj profunde enradikiĝis en la eŭropa konscienco, kiu vidis la afrikanojn kiel subestaĵojn, ĉu pro la kulturaj diferencoj, la manko de politika partopreno aŭ la pli malalta edukado de la afrikanoj.

Post la Dua Mondmilito, kaj pro la deziro forigi la ekonomian ŝarĝon de pluhavi grandajn imperiojn, la aliancanoj promesis la sendependiĝon de Afriko.

La supera edukado de kelkaj personoj estis grava ŝlosilo por informi kaj aktivigi la loĝantarojn. Afrikaj soldatoj kiuj luktis ekstere (ekzemple dum la Dua Mondmilito) aŭ afrikaj studentoj kiuj iris ankaŭ eksterklanden por studi, ekhavis pli ampleksan opinion pri la mondo kaj pli samtempaj idearoj. El tio naskiĝis la Afrika naciismo.

La afrikaj estroj rimarkis tuje, ke Afriko estis estinta ŝlosilo por la venko dum la Dua Mondmilito. Kelkaj el tiuj naciismaj estroj estis jenaj: Jomo Kenyatta (de Kenjo), Nkrumah (de Orbordo, nuna Ganao), Senghor (de Senegalo) kaj Houphouët-Boigny ( de Eburbordo). Ekde afrika vidpunkto, la kolonioj estis helpintaj siajn koloniajn estrojn militi kontraŭ nekonata malamiko sen mencii la vorton sendependo. Kelkaj estroj kiel Verwoerd kaj Vorster de Sudafriko apogis la reĝimon de Hitler dum la plejparto de la guberniestroj de la francaj kolonioj agnoskis la reĝimon de Vichy Ĝis 1943.

La germana propagando dum la milito ludis gravan rolon je tiu malakcepto de la brita povo. Ĉar Japanio komencis sian imperian projekton en la Orienta Azio, okazis drasta malabundo de materialoj, kiel la kaŭĉuko kaj kelkaj mineraloj. Afriko devigiĝis solvi tiun malabundon, kaj profitis tiun ŝanĝon: la lokaj industrioj naskiĝintaj setligis novajn vilaĝon kaj la jam ekzistantaj urboj duobliĝis. La socia kaj industria kresko plibonigis la alfabetigon kaj kun tiu la prosendependemajn gazetojn.

En 1941, Roosevelt kaj Churchill kunsidis por diskuti kia estos la mondo post la milito. La rezulto estis la Ĉarto de Atlantiko. Unu el la artikoloj de la ĉarto, enmetita de Roosevelt, estis la memstaro de la imperiaj kolonioj. Pro tio, post la Dua Mondmilito, Britio vidiĝis premata akcepti la idearon de tiu Ĉarto.

Konsekvencoj redakti

En la plejparto de la britaj kaj francaj kolonioj, la du plej gravaj koloniantoj de Afriko, la transiro al la sendependo okazis pace.

Je la fino de la malkoloniigo, Afriko suferis grandan politikan malstabilecon, ekonomian malriĉecon kaj redependiĝon de la potencoj pro la ŝuldo. La politika malstabileco naskiĝis pro la enmeto en Afriko de ideologioj marksismaj aŭ de la kapitalisma influo, kaj pro la rasaj diferencoj malfaciligitaj pro la artefarita disdivido de Afriko laŭ nerasaj kaj neraciaj landlimoj, kiuj pelis al enlandaj militoj, formigante naciismajn grupojn de nigruloj, kiuj partoprenis en perfortaj atakoj kontraŭ la blankuloj, klopodante tiele finigi la registaron de la blanka minoritato.

La landlimoj deciditaj de eŭropanoj dum la koloniigo estis grava kaŭzo de perforto, ĉar multaj el la novaj nacioj malakceptis siajn landlimojn. Kvankam plejparto de la afrikaj landoj jam estis akceptintaj siajn landlimojn, ankoraŭ ekzistas kvereloj kiel inter Ĉado kaj Libio, Etiopio kaj Somalio, Maroko kaj AlĝerioNiĝerio kaj Kameruno.

En klopodo influi la trian mondon adopti ĝian ideologion ĉu kapitalisman ĉu komunisman, Usono kaj Sovetunio pruntedonis manĝaĵojn kaj monon al la afrikaj landoj. Por nutrigi, eduki kaj modernigi siajn loĝantarojn, Afriko prunteprenis grandajn monkvantojn de diversaj landoj, bankoj aŭ entreprenoj. Siavice la kreditintoj klopodis influi politike la afrikan situacion. Tamen, la pruntedonita mono ne solvis la ekonomian situacion, ĉar plejparto de tiu mono estis malŝparita de koruptaj diktatoroj aŭ en militoj, sensolvigante socialajn aferojn kiel edukada, sansistemo aŭ politika stabileco.

Vidu ankaŭ redakti