Lech Wałęsa

politikisto kaj prezidento de Pollando
(Alidirektita el Lech Walesa)

Lech WAŁĘSA (Leĥ Vaŭensa [ˈlɛx vaˈwɛ̃sa] Pri tiu ĉi sono Aŭskulti; naskiĝis la 29-an de septembro 1943 en Popowo ĉe Włocławek, tiam dum la Dua Mondmilito okupita de Germanio (Tria Regno), li estis gvidanto de sindikato Solidarność (Solidareco) kaj la unua demokratie elektita Ŝtatprezidanto de Pollando.

Lech Wałęsa
Nobel-premiito
Persona informo
Lech Wałęsa
Naskiĝo 29-a de septembro 1943
en Popowo apud Włocławek, t.e dum la Dua Mondmilito en Pollando okupita fare de Germanio (Tria Regno)
Religio romkatoliko
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Solidareco
Subskribo Lech Wałęsa
Familio
Edz(in)o Danuta Wałęsa
Infanoj
  • Bogdan - n. 1970
  • Sławomir - n. 1972
  • Przemysław - n. 1974
  • Jarosław - n. 1976
  • Magdalena - n. 1979
  • Anna - n. 1980
  • Maria Wiktoria - n. 1982
  • Brygida - n. 1985
Profesio
Okupo politikisto • elektristo • sindikatisto • disidento • politika aktivisto • aktivulo • antikomunisto vd
2-a Prezidento de Pollando
Dum 22-a de decembro 199022-a de decembro 1995
Antaŭulo Wojciech Jaruzelski (en la lando)
Ryszard Kaczorowski (en ekzilo)
Sekvanto Aleksander Kwaśniewski
1-a Prezidanto de Solidareco
Dum 198012-a de decembro 1990
Antaŭulo ofico kreita
Sekvanto Marian Krzaklewski
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lech Wałęsa dum la Strikoj en la Pola Marbordo en Gdanska Ŝipfarejo, aŭgusto 1980
La unua Prezidanto de Solidareco Lech Wałęsa kaj Prezidento de Usono George H. W. Bush en julio 1989
Usona Prezidento Bush dum la privata renkontiĝo kun Wałęsa, novembro 1989
Lech Wałęsa kaj Aleksander Kwaśniewski dum la solenaĵoj de la 25-jaroj de sindikato Solidareco
La subskribo de Lech Wałęsa-Bolek kiel kaŝ-sekuragento kun la pseŭdonomo "Bolek" kiu kunlaboris kun la Komunismaj Sekur-Servoj (KSS), trovitaj en la Kiszczak arkivo
Lech Wałęsa kaj Aleksander Kwaśniewski dum la 25-jara jubileo de Solidareco
Lech Wałęsa en Berlino, 2011.

Biografio redakti

Socia kaj politika agado redakti

Lech Wałęsa, - nomata ankaŭ Leszek, laboris ekde 1967 kiel elektristo en la Lenin-Ŝipfarejo en Gdansko / Gdańsk. Aŭguste en 1980, li gvidis tie strikon.

Post la dekreto de la militleĝo decembre en 1981, li konvinkiĝis por celo de la pollanda demokratiigo. En 1981 li ricevis titolon "Homo de la Jaro" de semajnrevuo Time (Tempo). En 1983 li estis ordenita per la Nobel-premio pri paco.

Post la politika ŝanĝo en 1989 kiun komencis la "ronda tablo" (vidu la foton), li estis inter 1990 kaj 1995 Prezidento de Pollando. Tiam montriĝis lia arbitra kaj nekompromisa konduto, kio kondukis lin al malvenko en la 1995-a prezidenta baloto kontraŭ la iama komunisto Aleksander Kwaśniewski. Ekde tiam li provis ĉiam reveni sur la scenejon de la politiko, sed li neniam plu reakiris sian iaman popularecon.

Liaj pli fruaj sindikataj kunbatalantoj kiel ekzemple Anna Walentynowicz, akuzis lin poste pri tro granda kompromiso en debatoj kun la komunistoj kaj pli poste akuzis lin pro nereprezento de la laboristaj aferoj. Li dum la jaroj 1970-1974 kunlaboris kun Komunismaj Sekur-Servoj (KSS) kiel kaŝ-sekuragento kun la pseŭdonomo "Bolek" (vidu la apudan foton de la dokumentoj el la Kiszczak arkivo pri lia kunlaboro kun KSS kaj lian subskribon).

Tiujn dokumentojn pri kaŝ-sekuragento kun la pseŭdonomo "Bolek" trovis la Instituto pri Nacia Memoro kaj publikigis ilin.

Voĉdonoj en la prezidenta baloto redakti

  • 1990 (2-a raŭndo ): 74% (venkis)
  • 1995 (2-a raŭndo ): 48,3% (perdis)
  • 2000 (1-a raŭndo ) : 1% (perdis)

Ordenoj redakti

 
Lech Wałęsa estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Lech Walęsa kaj Esperanto redakti

 

Li estas Honora Membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), la 30-an de majo 1984 li en skriba mesaĝo tion akceptis, kaj oficiale oni atribuis al li la Honoran Membrecon de IKUE en 1987 dum la UK 1987 en Varsovio. Lech Walęsa venis al la 3-a Junulara E-Semajno (JES) en Gdańsk tio okazis fine de decembro de 2011 jaro.[1][2].

Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko redakti

 
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko, foto de la 2004 (en 2012 oni finkonstruis novan, flughavenan konstruaĵon, tre modernan, vidu la apudan foton)
 
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko, foto de la 2012

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Prezidento de PollandoPoste:
Wojciech Jaruzelski1990 - 1995Aleksander Kwaśniewski