Registaro de Ĉeĥio

La ĉeĥa registaro (ĉeĥe Vláda České republiky) estas la plenuma povo en la Ĉeĥa Respubliko. La membroj de la registaro estas la ĉefministro, lia deputito kaj aliaj ministroj. La registaro funkcias pro jura bazo en la ĉeĥa konstitucio.

Registaro de Ĉeĥio
registaro
Komenco 8-a de januaro 1969 vd
Lando(j) Ĉeĥio vd
Sidejo Prago
Retejo Oficiala retejo
vdr
La kabineta ĉambro

La registaro estas gvidata de la ĉefministro, kiu elektas la aliajn ministrojn. La ĉeĥa registaro estas kontrolita de la Ĉeĥa Ĉambro de Reprezentantoj.

La Ĉefministro mem estas nomumita de la Prezidento de Ĉeĥio. La nuna ĉefministro estas Andrej Babiŝ. La nuna registaro, ĵurkonfirmita la 27-an de junio 2018, estas la 15-a ekde la dissolvo de Ĉeĥoslovakio en 1993. Ĝi havas ĉirkaŭ 17 membrojn krom la ĉefministro.

La nuna registaro, ĵurkonfirmita la 27-an de junio 2018, estas la 15-a ekde la dissolvo de Ĉeĥoslovakio en 1993. Ĝi havas 17 membrojn kaj ĉefministron. [1]

Registaraj komitatoj redakti

  • Nacia Sekureckonsilio
  • Registaro-Konsilio por Juro
  • Interministeria Komisiono por la Aferoj de la Roma Komunumo
  • Registaro-Konsilio por Homaj Rajtoj
  • Registaro-Konsilio por Naciaj Minoritatoj
  • Konsilio pri Esploro kaj Evoluo
  • Registara Konsilio por Politiko-Kunordigo Rilate Drogojn
  • Registaro-Konsilio por Homoj kun Handikapuloj
  • Registara Komisaro pri Homaj Rajtoj
  • Registara Konsilio por Egalaj Ŝancoj por Virinoj kaj Viroj
  • Komisiono por la Eŭropa Unio
  • Longtempa energia planado

Referencoj redakti