Malfermi la ĉefan menuon

Koordinatoj: 49°42′N 17°01′O  /  49.7°N, 17.017°O / 49.7; 17.017 (Kavernoj en Mladeč)

Virgulina kaverno en kavernoj en Mladeč

Kavernoj en Mladeč situas en distrikto Olomouc, en monteto Třesín ĉe rando de vilaĝo Mladeč, 4 km okcidente de urbo Litovel.

Kavernoj en Mladeč estas eksterordinare signifa arkeologia loko, la plej granda kaverna sidejo de cromagnona homo en Ĉeĥio. La kavernoj estiĝis en riverregiono de rivero Morava, en kalkŝtonoj de konika-mladeĉa devonio, en geologia unuo de moravia-silezia paleozoiko. La kalkŝtonoj kreas en Supramoravia valo malgrandan insuleton de la tn. Mladeĉa karsto.

La kavernoj estas 1080 m longa, neregula labirinto de koridoroj, katedraloj kaj fumtuboj. Ili konsistas el tri etaĝoj kun alteca deniveligo 27 m. La subteraj spacoj estis post tektonikaj rompoj plenigataj per disfaliĝintaj rokblokoj kaj aluviaj argiloj.

El enirejspacoj de la kaverno devenas valoraj arkeologiaj trovaĵoj. Ili pruvas, ke la monteto estis loĝigita de homoj jam ekde paleolito. Al la trovaĵoj de korprestaĵoj de la plej malnovaj loĝantoj apartenas vico da kranioj kaj multnombraj partoj de skeletoj de viroj, virinoj kaj infanoj de cromagnona tipo, kiuj pruveble dediĉis sin al kanibalismo. Apartenis al ili ankaŭ ŝtonilaro kaj ost-ilaro, armiloj kaj ornamoj de aŭrignaka kulturo. Ĉi tie estis elfosita ankaŭ granda kvanto da ostoj de jam formortintaj specioj de vertebrulojmamuto, kastoro, ĉevalo, vulpo, kaverna leono, hieno, kaverna urso, cervo, boaco, bizono, uro kaj pluaj. Plej multe da trovitaĵoj estas el la enireja Katedralo de Mortuloj, kie estas ĝis hodiaŭ konservitaj ankaŭ devenaj praepokaj fajrujoj. El surfaca loĝigo devenas trovaĵoj el neolito, el bronza tempo, el kulturoj luĵica-silezia kaj eĉ slava, kiam ekzistis super la kaverno burgejo kaj pli malfrue verŝajne ankaŭ burgaro. El mezepoko devenas militaj aŭ epidemiaj tomboj, forhakitaj kranioj de militkaptitoj aŭ krimuloj, feraĵoj, rajdista statueto kaj aliaj trovaĵoj. Laŭ mito la kavernoj servis tiutempe eĉ al rabistoj, kiuj dumvive sepultis en ili siajn viktimojn. Laŭ historiaj registroj monteto Třesín, situanta en komercvojo el Bohemio ĝis Olomouc, estis en mezepoko vere la plej timinda loko, kie veturiloj estis ofte atakitaj kaj ties akompanantaro mortigita aŭ forrabita.

Kun arkeologia signifo de la kavernoj kaj kun parto de la trovitaĵoj vizitantoj ekkonatiĝos en enirejekspozicio kaj en la unua katedralo de la kavernoj. Sed plimulto da trovitaĵoj forbrulis en la jaro 1945 en kastelo en Mikulov, kie ili estis deponataj. En pluaj spacoj de la kavernoj katenos atentemon precipe sintra formo Ŝtoniĝinta akvofalo, granda stalagmito Egipta mumio, ornamaĵaro de alta Katedralo de naturo kaj la plej bela, Virgulina koridoro kun riĉa karsta ornamaĵaro. Terure impresas grandegaj fumtuboj kun interpremiĝintaj blokoj kaj surŝutaĵoj en Sennoma kaverno.

La hodiaŭa enirejo en antaŭ longe forgesitajn kavernojn estis malkovrita ĉirkaŭ la jaro 18261828, hodiaŭaj reguligoj estas el la jaro 1951 kaj nova elektrigo estas el la jaro 1997. La kavernoj estas pro sia facila alirebleco ofte uzataj de filmistoj kaj estis en ili filmita jam multe da filmscenoj, plejparte al romantikaj fabeloj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.