Stalaktita kaverno
Stalaktita kaverno estas kaverno, en kiu el fluanta kaj -precipe gutanta - kalk-enhava akvo sedimentiĝis kalkoŝtono en formo de kolonetoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/51/Stalactites_-_Treak_Cliff_Cavern.jpg/240px-Stalactites_-_Treak_Cliff_Cavern.jpg)
Tiuj ĉi povas pendi de la plafono de la kaverno (stalaktitoj), leviĝi de ĝia "planko" (stalagmitoj) aŭ - kio maloftas - etendiĝi inter plafono kaj planko (stalagnato). La koncernaj kemia reakcio aspektas tiel
- CaCO3 + H2O + CO2 <=> Ca2+ + 2 HCO3−
- aŭ ĉi tiel
- CaCO3 + H2CO3 <=> Ca2+ + 2 HCO3−
Vidu ankaŭ
redakti