Stalagnatogutoŝtono estas ofta fenomeno en kavernoj: el gutanta kalk-enhava akvo formiĝas rokan kolonon de la plafono ĝis la planko.

Dekstre la longa blanka kolono estas stalagnato, maldekstre sube stalagmitoj, maldekstre supre stalaktitoj
Stalagnatoj en la 'Ursa Kaverno' en la vilaĝo Kletno, en Sudetoj (Pollando) (pole: Jaskinia Niedźwiedzia w Kletnie)

Komence en difinitaj cirkostancoj el la plafono formiĝas stalaktito pro la gutado. La superfluaj gutoj surplanke formas stalagmiton. Ambaŭ kreskas, ĝis ili kontaktiĝis. Tiu roka kolono estas la stalagnato.

Vidu ankaŭ redakti