Leifr Eiríksson
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Leifr.
Leifr Eiríksson [lejvr EJri:ksson], modernislande Leifur Eiríksson, modernnorvege Leiv Eiriksson (naskiĝis 973 en Islando, mortis 1020 en Gronlando) estis norveg-islanda esploristo, konata kiel la unua eŭropano kiu alteriĝis en
Leifr Eiríksson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 977 en EiríksstaðIr, Libera Ŝtato de Islando |
Morto | 30-an de novembro 1019 (42-jaraĝa) en Brattahlíð |
Lingvoj | Okcidenta Malnovnordia lingvo |
Ŝtataneco | Libera Ŝtato de Islando |
Familio | |
Patro | Eriko la ruĝa |
Patrino | Thjodhild (en) |
Frat(in)oj | Freydís Eiríksdóttir (mul) , Thorvald Eiriksson (en) kaj Thorstein Eiriksson (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo seafarer (en) |
la kontinenta parto de Nord-Ameriko.
Filo de la vikingo Eriko la ruĝa, Leifr naskiĝis en Islando, ĉar tien lia patro estis fuĝinta pro tio, ke li estis mortiginta viron en Norvegio. Tre scivolema, en sia infanaĝo Leifr multfoje preskaŭ mortis pro sia manko de singardo.
En 982 la familio estis devigata translokiĝi, ĉar Eiríkr estis forpelita de Islando. Li decidis ankoraŭ fuĝi okcidenten kun sia edzino, filino, kaj filoj. Ili trovis Gronlandon kaj ekloĝis tie.
En 986 Leifr aŭdis, ke alia vikingo, Bjarni Herjólfsson, estis vidinta kelkajn rokojn ie okcidente de Gronlando. Daŭre scivolema, li ekmiris, ĉu tio eble povus esti nekonata lando. (Li fakte pravis, sed neniu sciis tion tiam. La rokoj verŝajne estis la insulo Novlando.)
Multajn jarojn poste, dum vojaĝo al sia "patrujo" Norvegio, Leifr iĝis kristano kaj ekhavis novan filozofion pri la vivo. Li komencis kredi, ke homoj devus fari bonon kaj ne mortigi unu la alian. Kiam li revenis al Gronlando, li aĉetis la boaton de Bjarni Herjólfsson kaj ekiris okcidenten por esplori la landon kiun Bjarni estis vidinta. Tio plej verŝajne estis en la jaro 1000.
Post kvintaga marvojaĝo Leifr kaj liaj maristoj trovis teron. Ili alvenis al lokoj preskaŭ sen vivaĵoj, konsistantaj ĉefe el rokoj, sablo kaj tundro. Verŝajne tio estis Baffin Island kaj Labradoro. Ili velis suden de tie kaj iom post iom trovis pli mildan klimaton. Tie ili konstruis domojn kaj restis ĝis la sekva jaro. Laŭ kelkaj rakontoj, ilia germana sklavo Tyrkir rekonis tie la vinberplanton, kiu kreskis ankaŭ en Germanio. Leifr decidis nomi la novan landon Vinlando. Li revenis al Gronlando kaj raportis pri sia vojaĝo al lando kun multe da arbaroj, fiŝoj, birdoj, plantoj kaj bestoj. Post tio pluraj vikingoj provis ekloĝi en Vinlando, sed ili estis ĉiam atakitaj de indianoj, kaj pro tio Vinlando neniam iĝis vera norvega kolonio.
La vikingoj priskribis post siaj vizitoj al Vinlando plurajn plantojn kaj bestojn kiuj ekzistas nur en Ameriko. Laŭ kelkaj teorioj, vikingoj velis suden ĝis Sudameriko (ĉar kelkaj el la priskribitaj plantoj sonas kiel sudamerikaj kreskaĵoj), sed nur en Novlando oni estas trovinta pruvon ke ili fakte ekloĝis: En 1960, Helge Ingstad trovis tie restaĵojn de vikingaj domoj.