Eriko la ruĝa
Eriko la ruĝa aŭ ruĝa Eriko (en la norena lingvo Eiríkr Rauði) (naskiĝis en 940 aŭ 950; mortis en 1003 aŭ 1010) estis norvega navigacianto. Lia vera nomo estis Eirikr Thorvaldson (Eiríkr Þorvaldsson), sed pro rufaj hararo kaj barbo liaj kunuloj kromnomis lin "la ruĝa".
Eriko la ruĝa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 949 en Norvegio |
Morto | 30-an de novembro 1002 (53-jaraĝa) en Brattahlíð |
Lingvoj | malnovnordlanda |
Ŝtataneco | Norvegio |
Familio | |
Patro | Thorvald Asvaldsson (en) |
Edz(in)o | Thjodhild (en) |
Infanoj | Leifr Eiríksson, Thorvald Eiriksson (en) , Freydís Eiríksdóttir (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo setlanto |
Banita el Norvegio pro murdo, li ekloĝis en la nordokcidenta parto de Islando kun 450 homoj. Pli poste la nombro altiĝis ĝis ĉirkaŭ 3000. Eriko restis pagano, sed lia edzino Þjóðhildr (Thiodhild), kristano, konstruigis preĝejon de kiu postrestas ruino. La sidlantoj organizis la politikan vivon laŭ la islanda modelo, sed la episkopo de Gardhar rapide obtenis moralan kaj politikan aŭtoritaton ĝis kiam Groenlando estis subigita sub la rego de Norvegio en 1261.
Viktimoj de malvarmiĝo de la klimato, de luktoj kontraŭ la inuitoj aŭ de malsategoj skandinavoj malaperis de Groenlando fine de la 14-a jarcento.
Vidu ankaŭ
redakti- Leif Eriksson, unu el liaj filoj, malkovranto de Vinlando
- La sagao de Eriko la ruĝa
- La Gronlandsagao
- Vinlando