Charles Francis Hall

usona arkta esploristo

Charles Francis Hall (1821 – 8a de Novembro, 1871) estis usona esploristo al Arkto. Oni konas malmulte el la komenca vivo de Hall. Li naskiĝis en la ŝtato Vermont, sed dum li estis ankoraŭ infano lia familio translokiĝis al Roĉestro (Nov-Hampŝiro), kie, kiel knabo, li estis metilernanto de forĝisto. En la 1840-aj jaroj li edziĝis kaj translokiĝis okcidenten, alvenante en Cincinnati, Ohio, en 1849. Tie li eniris en negocoj pri sigeloj kaj gravuraĵoj, kaj poste li ekpublikigis du malgrandajn gazetojn, nome The Cincinnati Occasional kaj The Daily Press.

Charles Francis Hall
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1821 (1821-01-01)
en Rochester, Nov-Hampŝiro,  Usono
Morto 8-an de novembro 1871 (1871-11-08) (50-jaraĝa)
en Thank God Harbor,  Gronlando
Mortokialo arsena toksiĝo • apoplexy
Tombo Thank God Harbor
Lingvoj angla
Loĝloko Cincinnati
Ŝtataneco Usono
Subskribo Charles Francis Hall
Familio
Infano Anna S. Hall
Okupo
Okupo arctic explorer • gravuristo • newspaper proprietor • forĝistoverkisto
vdr

En 1860–1863 li faris unuan ekspedicion al Arkto. Li alvenis ĝis la Bafina Insulo kaj ĝuis la helpon de inuitaj gvidistoj "Joe" Ebierbing kaj "Hannah" Tookoolito. En dua ekspedicio (1864–1869) li serĉis spurojn de la malaperinta ekspedicio de Franklin kaj konstatis, ke la inuitoj ne helpis ilin kaj lasis ilin malsatmorti ĉar ili ne povis elteni kroman multnombran manĝantaron.[1]

La tria ekspecio, nome ekspedicio Polaris, estis pli bone preparita. Sub la estreco de Hall, la ŝipo Polaris eliris el Novjorko en Junio de 1871. Ĉirkaŭ Oktobro, la ŝipanoj estis vintrumante ĉe la bordo de norda Gronlando, farante preparojn por la vojaĝo al la Norda Poluso. Hall revenis al la ŝipo el esplora sleda veturo, kaj subite malsaniĝis. Antaŭ morti, li akuzis membrojn de la ŝipanaro esti veneninte lin. Fakte eltombigo de lia korpo farita en 1968 montris ke ja li estis englutinta grandan kvanton de arseniko en la lastaj du semajnoj de vivo.

La ĉefa atingo de la ekspedicio estis atingo de la 82° 29'N latitudo per ŝipo, rekordo tiam. Survoje suden, deknaŭ membroj de la ekspedicio separiĝis el la ŝipo kaj navigis sur glaciaĵo dum ses monatoj kaj 1,800 mejloj (2,900 km) antaŭ esti savitaj. La damaĝita ŝipo Polaris derivis kaj vrakis ĉe Etah, Gronlando, en Oktobro 1872. La restantaj homoj kapablis survivi la vintron, kaj estis savitaj la venontan someron. Okazis proceso por enketi pri la morto de Hall, sed oni ne faris akuzojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Russell Potter, transcript for the NOVA programme "Arctic Passage," PBS.org

Bibliografio redakti