Blanka montaro (Kalifornio)

La Blanka montaro (angle White Mountains) estas ĉirkaŭ 100 km longa kaj ĉirkaŭ 15 km larĝa montoĉeno en Kalifornio. En la nordo ili atingas iomete Nevadon; en la sudo ili etendiĝas ĝis Big Pine. En la okcidento ili limas al la valo Owens. La plej alta monto estas kun alteco de 4 344 m White Mountain Peak; ĝi estas la tria plej alta monto en Kalifornio.

Blanka montaro
pinto de la blanka montaro
pinto de la blanka montaro
montara sistemo
La plej alta punkto White Mountain Peak (4 401 m)
Supra tutaĵo Amerika Kordilero
Najbaraj tutaĵoj Pacifika Oceano
Kontinento Nordameriko
Situo Kalifornio, Nevado (Usono)
Geografia situo 37° 38′ N, 118° 15′ U (mapo)37.633333333333-118.25Koordinatoj: 37° 38′ N, 118° 15′ U (mapo) f1
Map
Blanka montaro
vdr

En la seka klimato de la Blankaj montoj ekzistas relative malmultaj arboj. La plej oftaj pingloarboj estas ĉi tie pinoj, ekzemple la longviva pino, la fleksebla pino (Pinus flexilis), la marborda pino (Pinus contorta) kaj la unufolia pino (Pinus monophylla) respektive la utaha junipero Juniperus osteosperma.

La Blankaj Montoj estas parto de la nacia forsto Inyo, nome grava nacia forsto.

Montoj en la Blankaj Montoj redakti

  • White Mountain Peak (Kalifornio), 4 344 m – tria plej granda monto en Kalifornio
  • Montgomery Peak (Kalifornio), 4 097 m
  • Boundary Peak (Nevado), 4 007 m – plej alta monto en Nevado