La Monto Whitney (angle Mount Whitney) estas 4 421 metrojn alta monto en Kalifornio. Ĝi estas la plej alta monto de Usono ekstere de Alasko.

Monto Whitney
orienta flanko de la Monto Whitney
orienta flanko de la Monto Whitney
monto
Alteco 4 421 m
Situo Kalifornio,  Usono
Montaro Sierra Nevada
Domino 2649 km → Nevado de Toluca
Elstareco 3071 mfd2
Geografia situo 36° 35′ N, 118° 18′ U (mapo)36.578333333333-118.29194444444Koordinatoj: 36° 35′ N, 118° 18′ U (mapo) f4
Monto Whitney (Kalifornio)
Monto Whitney (Kalifornio)
DEC
Monto Whitney
Monto Whitney
Situo de Monto Whitney
Map
Monto Whitney
Unua grimpo 1873 fare de Charles Begole, A. H. Johnson kaj John Lucas
Plej facila montgrimpo Ekde la punkto Whitney Portal tra la kampadejo Outpost Camp
vdr

La monto apartenas al la montaro Sierra Nevada. Ĝi leviĝas super la malgranda loĝloko Lone Pine (1.130 m super la marnivelo) en la valo Owens Valley. Eblas aŭte veturi ĝis la punkto Whitney Portal en 2.458 metroj da alteco.

La proksimume 17,7 km longa grimpo de la punkto Whitney Portal ĝis la montopinto ne ligiĝas al menciindaj grimpaj malfacilaĵoj, la monto tial estas pupulara celo por montogrimpantoj. Plej ofte la grimpo dividiĝas al du aŭ tri tagoj kun tendaj tranoktoj en la kampadejoj Outpost Camp (3.158 m) aŭ respektive kaj Trail Camp (3.669 m).

La monto ricevis sian nomon laŭ Josiah Whitney (1819-1896), ŝtata geologo de Kalifornio. Pri la unua grimpo dum la jaro 1873 sukcesis la lokuloj Charles Begole, A. H. Johnson kaj John Lucas, kiuj loĝis en Lone Pine kaj estis fiŝistoj tie.

Por la grimpo de la monto necesas oficiala permesilo (angle permit), kiun necesas peti de la Usona Arbaragentejo (United States Forest Service).

Eksteraj ligiloj redakti