Malfermi la ĉefan menuon
Muta naturo de Albrecht Kauw, Kunstmuseum Bern de Berno

Albrecht Kauw (1621–1681) estis svisa pentristo de mutaj naturoj, kartografiisto kaj pentristo de vedute.

BiografioRedakti

Kauw naskiĝis en Strasburgo, poste translokiĝis al Berno en 1640. Li pentris grandan nombron de verkoj por publikaj konstruaĵoj kaj por kelkaj kasteloj. Kauw ĉefe pentris mutajn naturojn kaj pejzaĝojn. Li trejnis sian filon Albrecht Kauw la Juna por ke ankaŭ tiu iĝu pentristo.[1] Li mortiĝis en Berno.

NotojRedakti

  1. Albrecht Kauw Brief Biography. Alirita 2012-07-10.