Tamara de Lempicka

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 7 jan. 2020.

Tamara de LEMPICKA (naskiĝis la 16-an de majo 1898, mortis la 18-an de marto 1980) estis pentristo laŭ stilo Art Deco. La detaloj de ŝia naskiĝo malklaras, sed verŝajne ŝi naskiĝis en 1898 kiel Maria Gorska en riĉa pola familio, aŭ en Moskvo aŭ en Varsovio.

Tamara de Lempicka
Persona informo
Naskonomo Tamara de Łempicka
Naskiĝo 16-an de majo 1898 (1898-05-16)
en Varsovio
Morto 18-an de marto 1980 (1980-03-18) (81-jaraĝa)
en Cuernavaca
Tombo Popocatépetl Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj polaanglafranca
Ŝtataneco Rusia Imperio
Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Académie de la Grande Chaumière Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Adrienne Gorska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Raoul de Kuffner de Diószegh (en) Traduki (1934–1961) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Kizette de Lempicka-Foxhall (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
artisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj La belle Rafaëla
Q1685241
Autoportrait
TTT
Retejo http://www.delempicka.org/
vdr

En 1912 post la eksedziĝo de ŝiaj gepatroj, ŝia avino sendis ŝin al lernejo en Laŭzano, Svislando. En 1914 ŝi edziniĝis al advokato Tadeusz LEMPICKI (1888-1951) en Sankt-Peterburgo, Rusio. Dum la Rusia revolucio de 1917 Bolŝevikoj arestis Tadeusz. Spite sian junan aĝon, Tamara konvinkis ilin liberigi Tadeusz.

Tamara kaj Tadeusz tiam fuĝis al Parizo, Francio, kie ŝi adoptis la nomon Tamara de LEMPICKA. Ŝi studis arton kaj ekfamiĝis kiel portretisto, kun rekonebla forta stilo, fojfoje nomata "mola kubismo", kiu spegulas la glatan modernismon de Art Deco.

Ŝi avide sociumis en la artrondoj kaj famis pro siaj multaj amrilatoj.

Je la komenco de la Dua mondmilito ŝi transloĝiĝis al Beverly Hills, Kalifornio kun sia dua edzo barono Raoul Kuffner de Diószegh (1886-1961), al kiu ŝi edziniĝis en 1933. En 1943 ili transloĝiĝis al Novjorko kie ŝi daŭrigis sian artan verkadon, laŭ sia fama stilo.

Post kiam Raoul KUFFNER mortis en 1962 pro koratako, Tamara transloĝiĝis al Hjustono, Teksaso. Tie ŝi ekpentris laŭ nova stilo, per paletra tranĉilo anstataŭ peniko. Tiuj novaj pentraĵoj estis malbone akceptataj, kaj ŝi decidis neniam montri sian verkon denove.

En 1978 ŝi transloĝiĝis al Cuernavaca, Meksiko. Ŝi mortis dum dormado la 19-an de marto 1980. Laŭ ŝia volo, oni disvastigis ŝiajn cindraĵojn super la vulkano Popocatépetl.

Eksteraj ligiloj

redakti