Paletro (el la franca: palette, malgranda ronda tabuleto) estas maldika tabuleto, sur kiu pentristo orde pretigas kaj miksas la kolorilojn.

Paletro kun olefarboj

Paletro plej ofte havas truon por enmeti la polekson kaj tiel facile teni ĝin enmane. Ĝi povas esti el ligno, malpliofte el porcelanometalo.

Paletro estas ĉefe uzita por olefarba pentrado.

Laŭ Francisko Azorín paletro estas Maldika tabuleto uzata de pentristoj por pretigi k. miksi kolorilojn.[1] Li indikas etimologion kiel diminutiva formo de la latina pala (ŝpato).[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 156.
  2. Azorín, samloke.