Francisco de Herrera la Maljuna

Francisco DE HERRERA la Maljuna, aŭ hispanlingve Francisco Herrera el Viejo, (naskiĝis en 1576 - mortis en 1656) estis hispana pentristo, kiu naskiĝis en Sevilo. Li estas kromnomita "La Maljuna" por diferencigi lin el sia filo Francisco Herrera el Mozo, kiu ankaŭ fariĝis pentristo.

Francisco de Herrera la Maljuna
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1576 (1576-01-01)
en Sevilo
Morto 1-an de januaro 1656 (1656-01-01) (80-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infano Francisco Herrera el Mozo
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo
vdr
Fabrikisto de balailoj
(unua duono de la 17-a jarcento)

Herrera estas la fondinto de la skolo de Sevilo, al kiu cetere apartenis pentristoj kiel Francisco Pacheco.

Francisco de Herrera estis la unua majstro de la juna Diego Velazquez. Velazquez timegis la tumulteman personecon de Herrera tiel multe, ke li restis nur unu jaron en lia ateliero.

Inter la plej belaj verkoj de Herrera, oni povas mencii La Lasta Juĝado kaj la Sankta Familio, kiu ambaŭ situas ene de preĝejoj de Sevilo. Ili distingiĝas per tre aŭdaca realigo kaj senerara tekniko.